El Popola Ĉinio>头条新闻>

Zhang Yesui: Ĉinio antaŭenpuŝos leĝfaron en kvar flankoj en 2019

| 2019-03-06
Bookmark and Share


La 4-an de marto, en la Popola Halo de Pekino, okazis gazetara konferenco de la Dua Sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK). Responde al en- kaj eksterlandaj ĵurnalistoj, Zhang Yesui, proparolanto de la sesio, diris, ke Ĉinio antaŭenpuŝos leĝfaron en kvar flankoj en 2019. 


Unue, laŭeble plej rapide ellabori kaj amendi leĝojn pri profundigo de la merkat-orientita reformo kaj plivastigo de la alt-nivela malfermo. Krom la leĝo pri fremdlanda investo, leĝoj pri tera administrado, patentaĵoj kaj valorpaperoj estos modifitaj, kaj leĝo pri imposto de krudmaterialoj estos faritaj. Fari rilatajn laborojn pri la rajtiga kaj reforma decidoj por certigi, ke la gravaj reformoj estu surbaze de leĝoj. 


Due, akceli la leĝfaron en kampoj de asekuro kaj plibonigo de la popola vivo kaj en antaŭenigo de la konstruado de ekologia civilizacio. Rapidigi ekzamenon de leĝ-projekto de ĉiuj sub-serioj de la civila kodo kaj daŭre ekzameni la leĝ-projekton pri baza sanzorgo, tiun pri administrado de vakcinoj kaj reviziitan projekton de la leĝo pri administrado de medikamentoj. Ellabori leĝon pri protekto de Jangzio, kun la celo doni al la rivero fortan leĝan garantion. 


Trie, plifortigi leĝfaron pri nacia sekureco kaj socia administrado. Ellabori leĝojn pri eksporta administrado, datuma sekureco, biosekureco por plifortigi la kapablon pri prevento kaj trakto de sekurecaj riskoj. Ellabori leĝojn pri komunuma korektado, garantio de veteranoj, kaj modifi la kriminalan juron por doni juran subtenon al administrado de la socio. 


Fine, plibonigi rilatajn leĝajn sistemojn de ŝtataj institucioj. Modifi la Organizan Leĝon de la Tutlanda Popola Kongreso kaj ĝiajn regulojn, kaj plibonigi la sistemon de la popola kongreso. Daŭre ekzameni la leĝon pri juĝistoj kaj la reviziitan projekton de la leĝo pri prokuroroj. Profundigi reformadon de la justica sistemo. Ellabori leĝon pri administracia sankcio kaj plibonigi la ŝtatan superrigardan sistemon.


Zhang Yesui malkaŝis, ke la leĝdona plano de la kuranta jaro jam estas unuapaŝe difinita kaj estos publikigita post kompletigo surbaze de la sugestoj de TPK-reprezentantoj. 


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments