El Popola Ĉinio>头条新闻>

AP: Ĉina registaro resumas la pasintjarajn atingojn kaj faras ĉi-jaran planon

| 2019-03-06
Bookmark and Share


Posttagmeze de la 3a de marto en Pekino inaŭguriĝis la Dua Sesio de la 13a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), kaj Ĉinio eniras en la tempon de jaraj du sesioj. Ĉi-jare ĉinoj celebros la 70an datrevenon de fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, kaj estas ankaŭ ŝlosila jaro por konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj. Novaj politikoj kaj rimedoj por daŭripova kaj stabila ekonomio kaj plua plivastigo de malfermeco estas plej atentataj de internaciaj amaskomunikiloj.


La usona novaĵagentejo Associated Press (AP) faris detalajn raportojn pri la fono, tagordo kaj ĉefaj temoj de la du sesioj, kaj ankaŭ pri la reprezentantoj de TPK kaj membroj de la Nacia Komitato de ĈPPIK. Ĝi klarigis, ke en la du sesioj la ĉina registaro resumas la pasintjarajn atingojn kaj faras ĉi-jaran planon. La du sesioj estas ankaŭ fenestro por ke fremdlandanoj konu kiel la ĉinaj gvidantoj administras sian landon. Krome, ĝi emfazis la leĝprojekton pri fremdlanda investo, opiniante, ke la leĝo celas akceli fremdlandan investon al Ĉinio.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments