El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ettore Minore:Eksterlanda investo estos tre protektata dank’al la nova leĝo

| 2019-03-05
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi 

Intervjuo kun Ettore Minore, internacia entreprenisto kaj universitata docento


“Ĉinio kun ĉi tiu strategio distribuos ankaŭ al aliaj landoj riĉecon, kiun ili ne havis antaŭe”


S.ro Ettore Minore en sia oficejo 


Ettore Minore estas la ĝenerala direktoro de grupo de tri kompanioj: International Trade Market (ĝi estas la ĉefa kompanio - www.intertrademarket.com), kun sidejo en Hong Kong; Yi Hua Food Trading Co., kun sidejo en Tianjin; kaj Inter Trade Italia, kun sidejo en Romo.


Li kune kun sia teamo ĉiam estis ponto inter Eŭropo, ĉefe Italio, kaj la Oriento. Ili jam de dudek jaroj laboras en Ĉinio, kaj dum la lastaj dek jaroj ili disvolvis komercon tre efike, precipe, substrekas tion la ĝenerala direktoro, dank’al la evoluo de Ĉinio, kiu estis tre forta.


Ettore Minore havas celon: kuraĝigi eŭropanojn, komence la italoj, interesiĝi pri la azia merkato, precipe pri la Ĉina Popola Respubliko. Li plenumas grandajn projektojn, kiel distribui la tipajn produktojn de Italio (Made in Italy - manĝaĵoj, vinoj, haŭtkosmetikaĵoj) en Ĉinio, kie ili estas tre famaj kaj ŝatataj de la popolo.


Lia forto estas la konsultado pri internacia negoco: dum jaroj li kaj lia teamo kreis tre bonajn rilatojn kun Ĉinio kaj nun ili povas sugesti bonegajn solvojn al fremdaj investantoj. 


Ettore Minore ankaŭ estas docento ĉe la unua Universitato de Romo, kie li respondecas por la sekcio pri Azio kadre de la magistra programo pri Disvolvado de Internaciaj Negocoj.


En tre grava momento por la historio de Ĉinio, nia amiko respondas al iuj gravaj demandoj:


Kio estas via opinio pri la leĝpropono pri fremdaj investoj en Ĉinio?


Mi taksas ĝin tre pozitive. Mi konsideras du ĉefajn punktojn: unue, eksterlanda investo estos tre protektata dank’al la nova leĝo, neniu povos agi negative kontraŭ la eksterlanda investo. Due, plivastiĝos la sektoroj, en kiuj oni povas investi kaj, krome, tre grava de jura vidpunkto, ĝi estas la malfermo por akiri financan subtenon per akcia Merkato, kio ne eblis antaŭe, nun tio eblos por fremdaj investantoj.


Ĉi tiu reformo, kiu estas granda paŝo antaŭen kompare kun la reformoj jam efektiviĝis, permesos al Ĉinio havi fremdajn investojn ene de la lando kaj donos ŝancon al multaj landoj, en Eŭropo, akceli tiujn ekonomiajn procezojn, kiujn eble la krizo blokis kiam ili apenaŭ komencis.


La kontrolo pri eksterlandaj investoj ĉiam restos prerogativo de la ĉina registaro kaj tio estas tre pozitiva afero ĉar ĝi garantias la sekurecon por la fremda investanto.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments