【Facila Radio-programo】Huawei lanĉis sian unuan faldeblan poŝtelefonon

| 2019-03-05
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio:


Huawei lanĉis sian unuan faldeblan poŝtelefonon


La 25an de februaro en Barcelono malfermiĝis la Monda Kongreso pri Poŝtelefona Komunikado. En la kunveno pri novaj produktoj, okazinta unu tagon antaŭ la malfermo de la kongreso, la kompanio Huawei lanĉis sian novan saĝtelefonon Mate X, kreita surbaze de la kvina generacio de telekomunika teknologio (5G). La faldebla poŝtelefono havas 5G-an icon subtenantan plurajn ret-sistemojn. Ĝi estas la unua faldebla 5G-a poŝtelefono en la mondo. Ĝi povas elŝuti videon grandan je unu gigabajto en tri sekundoj per 5G-a interreto, nuntempe malofte uzata. Pro tio, ĝi ankaŭ funkcias en la nuna interreto. Tiu poŝtelefono estos aĉetebla ekde junio. Malfaldita, ĝi estas granda je ok anglaj coloj. Oni povas trakti plurajn taskojn samtempe sur tiu granda ekrano, kvazaŭ ĝi estas komputilo, kaj ambaŭ lensoj, la antaŭa kaj la malantaŭa, povas esti kunigitaj konforme al faldebleco. Krome, ĝia ŝaltilo estas ankaŭ uzata por distingo per fingra premsigno. La poŝtelefono estas rapide ŝargebla, kaj ĝia baterio povas funkcii dum longa tempo.


Baterio: aparato kiu amasigas provizon da elektro kaj ĝin ree liveras laŭbezone.


Faldi: fleksi maldikan aĵon, almetante la fleksaĵojn unu sur alian.


Ico: elektronika cirkvito kiu plenumas specifan funkcion.


Lanĉi: forlasi ion al ĝenerala uzado, provante ĝian sukceson.


Ŝargi: enkonduki iom da elektro en aparaton.   


Tiu estis elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por hodiaŭ. Por pliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments