El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Recenzo: la bita eldono de la legenda albumo Tute ne Gravas, de Amplifiki.

| 2019-02-27
Bookmark and Share

Multaj esperantaj libroj kaj diskoj elĉerpiĝas kaj neniu reeldonas ilin, kaŭzante malfacilon al konservado kaj diskonigo de la memoro de esperanta kulturo. Pro tio estas speciale laŭdinda la iniciato de Vinilkosmo lanĉi bitversion de unu el la plej gravaj (ĉu la plej grava?) albumoj de esperanta muziko: Tute ne Gravas, de Amplifiki.


Kial tiu ĉi albumo, originale eldonita de LF-Koop kiel kasedo en 1986, estas tiom grava? Ĝi estas la debuta albumo de Amplifiki, kiu inaŭguris novan fazon de esperanta muzika kulturo en la 80-aj jaroj. En epoko kiam esperanta muzikbando estis ambicia revo, Amplifiki sukcesis multe pli: ĝi estis bando vere internacia, kun membroj el malsamaj landoj, kiuj interkonatiĝis pere de Esperanto. Laste, sed ne balaste, unu el ĝiaj membroj, Kimo, estas denaskulo.


Naskiĝinta el tiamaj junularaj renkontiĝoj, Amplifiki sukcesis krei muzikon absolute originalan, de esperantistoj por esperantistoj, esprimante tiun unikan etoson kiun nur esperantistoj kapablas kompreni. Tio estas la kazo de famaj kanzonoj de tiu ĉi albumo, kiel Domo en Bonn, IS kaj Sola.


Aliaj konataj kantoj de Amplifiki, kiel Tute ne Gravas, Aline, Brava Bardo kaj Somera Temp’ ankaŭ estas parto de tiu ĉi albumo, kaj ankaŭ aparte menciinda estas Mi kaj Ŝi, verŝajne la unua esperanta kanto pri pluramemo. Tiu ĉi albumo estas nepre havebla de ĉiu esperantisto.


Por pli bone koni Amplifiki, mi rekomendas la intervjon de Kimo al El Popola Ĉinio, disponebla ĉe:


http://www.espero.com.cn/2018-06/08/content_51806214.htm (unua parto)


http://www.espero.com.cn/2018-06/08/content_51806543.htm (dua parto)


En tiu intervjuo, Kimo komentas ke la versio de Sola registrita de Esperanto Desperado (BroKANTAĴOJ, eldonita de Vinilkosmo en la jaro 2000) estas iom malsama ol tiu de Amplifiki. Ĉu vi sukcesos malkovri la diferencojn inter ambaŭ versioj?


Por legi pli detale pri Tute ne Gravas, aŭskulti kelkajn sekundoj de ĉiu kanto kaj aĉeti la albumon, vizitu la retejon de Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/amplifiki/1-tute-ne-gravas.html


Membroj de Vinilkosmo-ABONKLUBO rajtas senpage aŭskulti tiun ĉi albumon per justa elsendfluo.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments