Kio estas la Granda Golf-Areo Guangdong-Hongkongo-Makao? Jen filmeto pri tio
La Granda Golf-Areo Guangdong-Hongkongo-Makao estas aro da urboj konsistanta el ĉinaj Hongkong-a Speciala Administra Regiono, Makao-a Speciala Administra Regiono, kaj 9 urboj de la provinco Guangdong, inkluzive de Kantono, Shenzhen, Zhuhai, Foshan, Zhongshan, Dongguan, Zhaoqing, Jiangmen kaj Huizhou. La Granda Golf-Areo estas unu el la kvar golfaj areoj plej grandaj en la mondo. La aliaj tri estas la golfoj de Novjorko, San-Francisko kaj Tokio. La ĉina granda golf-areo kovras areon de 56 mil kvadrataj kilometroj kun loĝantaro je 66 milionoj.
En la filmeto, oni povas vidi la propran belecon de la 9 urboj. En la estonteco la granda golf-areo, kiel unu tuto, fariĝos ekonomia zono kun pli da vigleco, bonkvalita vivrondo taŭga por loĝado, entreprenado kaj turismo, modela areo pri profundaj kunlaboroj inter la landinterno, Hongkong-o kaj Makao-o de Ĉinio, kaj monde unuaklasa golf-areo kaj grava urbaro.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat