El Popola Ĉinio>头条新闻>

"La Zono kaj Vojo" profitigas Eŭropon

| 2019-02-15
Bookmark and Share


En la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo okazinta en Davos, Svislando, inter la 22a kaj la 25a de januaro, la iniciato "La Zono kaj Vojo" fariĝis fokuso atentata de la partoprenantoj. La subforumo pri la iniciato altiris multlandajn reprezentantojn, kaj multaj pensfabrikoj esprimis en esplora raporto la fidon pri la disvolva perspektivo de la iniciato.



Itala Instituto por Studado de Internacia Politiko konstatis en sia raporto "La mondo en 2019", ke en la pasintaj 5 jaroj, en la monda skalo pli kaj pli grandiĝis la postulo pri infrastrukturoj, eble pro tio, ke multaj landoj akiris grandan progreson en ekonomio. Samtempe, Ĉinio jam fariĝis nova helpanto kaj, per la iniciato "La Zono kaj Vojo", prezentis al disvolviĝantaj landoj okulfrapan perspektivon, kiu realiĝos per helpo de duflankaj helporganizoj kaj multflankaj organizoj gvidataj de Ĉinio, inkluzive de Azia Infrastruktura Invest-Banko.


Eŭropa pensfabriko Bruegel montris en sia raporto, ke sekvante tion, ke pli kaj pli multe da eŭrop-uniaj landoj partoprenis en tutmondaj kunlaboroj kiel "La Zono kaj Vojo", Eŭropo pli kaj pli multe profitos de la pliboniĝo de trafika infrastrukturo kaj transportado alportita de "La Zono kaj Vojo", kaj senĉese altigos sian komercan nivelon. La raporto diras, ke la disvolvado de "La Zono kaj Vojo" helpos al kunligo de azia kaj eŭropa ekonomiaj cirkloj, kaj la kunkonstruado de infrastrukturo estos la ŝlosila paŝo por realigi interligon kaj interkomunikadon de la du kontinentoj, kaj pluapaŝe antaŭenpuŝos la kunlaborojn inter Azio, kiu konsistas ĉefe el disvolviĝantaj landoj, kaj Eŭropo, kiu estas disvolviĝinta en ekonomio, por formi interprofitan komunumon de komuna estonteco kaj kontribui al la paco kaj disvolvado de la mondo.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments