El Popola Ĉinio>头条新闻>

Bill Gates laŭdis Ĉinion pro ĝia penado por tutmonda disvolvado

| 2019-02-14
Bookmark and Share

Bill Gates (maldekstre) kaj Melinda Gates preparas por la jara publika letero en Kirkland de Vaŝingtono, Usono.


La 12-an de februaro, Bill Gates, prezidanto de Fondaĵo de Bill kaj Melinda Gates, publikigis sian jaran publikan leteron por 2019 kaj aperigis videon en retejo de Xinhua-novaĵagentejo.


En la video, li diris ke en la pasinta jaro, Ĉinio daŭre faris gravan kontribuon por antaŭenigi tutmondan disvolvadon. En la lastaj 40 jaroj, Ĉinio akiris grandajn atingojn en batalo kontraŭ malriĉeco, kaj nun ĝi pliigas sian investon por helpi aliajn landojn kaj regionojn trakti severajn defiojn. Li diris ankaŭ, ke la fondaĵo Gates daŭrigos sian subtenon al Ĉinio por kune krei bonan futuron por la tutmondaj popoloj.


La publika letero de Gates kaj lia video estis samtempe publikigitaj. En la letero, li laŭdis la atingojn de la tuta mondo en malriĉeco-moderigo kaj batalo kontraŭ malsanoj pasintjare. Samtempe, li alvokis, ke la internacia komunumo plue atentu pri tutmondaj demandoj kiel klimata ŝanĝo kaj bonfarto de personoj. 


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments