Ĉinio kaj Usono okazigos altnivelan ekonomian kaj komercan konsiliĝon en Pekino
Membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina vicĉefministro kaj ĉefo por ĉiuflanka ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono Liu He faros altnivelan ekonomian kaj komercan konsiliĝon kun la usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer kaj la ministro pri financo Steven Mnuchin en Pekino en la 14a kaj 15a de februaro.
Surbaze de la konsiliĝo en Vaŝingtono antaŭ nelonge, la du flankoj faros pli profundan diskuton pri demandoj kune zorgataj.
La usona laborgrupo atingos Pekinon en la 11a de februaro.
Redaktoro: Liu Zijia
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments