El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Nova retejo de UEA en simpla Esperanto

| 2019-01-29
Bookmark and Share

La 19an de januaro ĉi-jare aperis nova retejo de UEA. Ĝia nomo estas uea.facila, kaj ĝi estas videbla ĉe: https://uea.facila.org. Ĝia celo estas prezenti la Esperanto-movadon al novaj esperantistoj per facila lingvaĵo. Tial ĝi estas taŭga por lernantoj, sed espereble ĝiaj mallongaj novaĵartikoloj povus esti interesaj ankaŭ por pli spertaj esperantistoj. Ĝi estas senpage abonebla, do ne necesas esti membro de UEA por legi ĝin kaj komenti.


La artikoloj konsistas ĉefe el novaĵoj kaj informoj pri la Esperato-movado, sed estas ankaŭ ĝeneralaj legaĵoj, informoj pri filmetoj kaj aliaj materialoj troveblaj tra la reto, kalendaro de estontaj kunvenoj kaj aliaj. Estas grave, ke la legantoj ne nur pasive legu, sed sentu sin parto de la afero, do ili havas eblecon komenti sub la artikoloj, prezenti sin en la paĝo “Niaj legantoj”, kaj sendi mallongajn raportojn kaj fotojn pri lokaj agadoj.


La facila lingvaĵo de la artikoloj estas bazita sur la iama vortlisto de Kontakto, nun reviziita. Aldonitaj vortoj rilatas plejparte al komputado kaj Interreto, dum estis forigitaj kelkaj vortoj, kiuj ne ofte estas bezonataj en tia retejo. La reviziita vortlisto troviĝas ĉe: https://uea.facila.org/vortlisto/


La ĉefredaktoro estas Anna Löwenstein, kaj jam formiĝis tuta reto de kunlaborantoj. Emilio Cid, estrarano de UEA, subtenis la projekton ekde la komenco, kaj estas grave mencii la kontribuon ankaŭ de ESF, kies subvencio necesis por ricevi la helpon de profesia programisto.


Por kontentigi la bezonojn de la novaj esperantistoj, Anna Löwenstein ekrilatis kun ILEI kaj Stano Marček, la redaktoro de ties revuo Juna Amiko. En tiuj kontaktoj tuj vidiĝis, ke tekstoj el Juna Amiko aperos en la retejo uea.facila kaj inverse. Jen pozitiva kunlaboro.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments