El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komenciĝis pasaĝertransporto por la Printempa Festo

| 2019-01-22
Bookmark and Share


La 21an de januaro komenciĝis la pasaĝertransporto por la Printempa Festo de la kuranta jaro. En la venontaj 40 tagoj, estos antaŭvidite 2,99 miliardoj da vojaĝoj trajnaj kaj aŭtobusaj tutlande por familia rekuniĝo.


Kiam aperis "pasaĝertransporto por la Printempa Festo"?


Komence de 1978 homoj, kiuj hejmeniris por familia rekuniĝo, svarmis en la fervoja stacidomo de Guangzhou. Post du jaroj, la vortoj "pasaĝertransporto por la Printempa Festo" unuafoje aperis en la Popola Tagĵurnalo.


En la pasintaj preskaŭ 40 jaroj la afero multe ŝanĝiĝis. Komence la vojaĝo al hejmo ŝajnis tre longa, sed nun oni povas komforte vojaĝi al hejmo. Tio reflektas grandan ŝanĝon de la ĉina socio.


En la preskaŭ 40 jaroj, la nombro de vojaĝoj por la Printempa Festo kreskis de malpli ol 100 milionoj ĝis preskaŭ tri miliardoj, kaj tio jam fariĝis la jara evento kun ĉina trajto kaj grava fenestro por observi la ĉinan socion.



Alt-teknikoj sekurigas transportadon


Ĉi-jare estos 2,99 miliardoj da vojaĝoj dum la Printempa Festo. Kiu povas certigi la sekurecon de tiom granda nombro da pasaĝeroj? Alt-teknikoj.


Nun eniro en fervojan stacidomon per vizaĝ-distingo, specialaj okulvitroj portataj de policanoj por rekoni suspektatojn, panorama navigado per la tekniko virtuala realo kaj aŭtomata vojkonduko estas aplikataj en la transportado.


La teknikoj ankaŭ ŝanĝas la manieron de biletaĉeto. Nun malofte vidiĝas longa vico por aĉeti biletojn, ĉar oni preferas mendi biletojn fervojajn kaj flugajn en la Interreto.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments