El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Kunveno de konstanta konsilio de ĈEL okazis en Pekino

| 2019-01-16
Bookmark and Share


La 11an de januaro en Pekino okazis la 1a kunveno de la 12-a konstanta konsilio de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL). Oni aŭskultis raporton pri laboro de ĈEL en 2018 kaj ĝia plano por 2019, diskutis pri regulara revizio, membra reregistro kaj aliaj aferoj, lernis la Leĝon de la Ĉina Popola Respubliko pri Administrado de Aktivaĵoj de Eksterlandaj Neregistaraj Organizoj en Ĉinio, kaj aŭskultis raporton pri la preparado por la 13a Ĉina Kongreso de Esperanto.


En la kunveno oni lernis la Leĝon de la Ĉina Popola Respubliko pri Administrado de Aktivaĵoj de Eksterlandaj Neregistaraj Organizoj en Ĉinio. La leĝo estis publikigita de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso en la 28-a de aprilo, 2016, kaj validiĝis en la 1a de januaro 2017. Ĝi celas normigi kaj gvidi la aktivaĵojn de eksterĉinaj neregistaraj organizoj en la lando, garantii iliajn laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn kaj akceli interŝanĝojn kaj kunlaborojn.


Chen Haosu, honora prezidanto de ĈEL


Fang Zhenghui, unua vicprezidanto de ĈEL


Chen Shi, konstanta vicprezidanto de ĈEL, prezidas la kunvenon.


kunfotiĝo


Jiao Xiyang, advokato kaj membro de la konstanta konsilio de ĈEL, klarigis, ke UEA kaj aliaj asocioj ekster Ĉinio, kiel eksterĉina neregistara organizo, devas sinregistri laŭ koncernaj artikoloj de la leĝo por aranĝi aktivaĵojn en Ĉinio, kaj lokaj E-asocioj kaj ĉinaj esperantistoj devas doni grandan atenton pri tio. E-aktivaĵo devas esti aranĝita laŭ la leĝoj. La ĉeestantoj unuanime opinias, ke tio estas garantio por la sana disvolvado de E-movado kaj premiso por renovigo kaj progreso de E-organizoj.


Chen Haosu, honora prezidanto de ĈEL, parolis pri sia kompreno pri "komenca idealo" de Esperanto en la nova epoko. Li diris, ke unuigi la homaron kaj kunlaborigi diversajn naciojn por iri al la estonteco paca kaj kunprospera estas la komenca idealo de Esperanto, kiu estas senĉese persistita dum la pasinta jarcento. La kreo de la homara komunumo de komuna estonteco proponita de Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, estas la plej alta idealo por homara progreso kaj monda evoluo, tio estas ĝuste la komenca idealo de la unuaj esperantistoj.


En la kunveno oni ankaŭ aŭskultis raporton pri preparado de la 13a Ĉina Kongreso de Esperanto. Laŭplane ĝi okazos en novembro de la kuranta jaro en la urbeto Fenghui de Zhejiang-provinco, hejmoloko de Hujucz, konata ĉina esperantisto.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments