El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Recenzo: Flugantaj Melodioj, inspiroplena bita albumo de Rafael Milhomem

| 2019-01-10
Bookmark and Share

Rafael Milhomem estas muzikisto kiu ludas plurajn malsamajn muzikilojn kaj aktive sindediĉas al esperanta muziko jam de multaj jaroj. Bedaŭrinde li ankoraŭ ne havis multajn oportunojn ludi sian muzikon en grandaj eventoj en Esperantujo, kaj pro tio li ankoraŭ ne estas tre konata ekster Brazilo. Talenton li certe havas: li estas unu el la fondintoj de la potencmetala bando BaRok-projekto, kaj dum la lastaj jaroj partoprenis, per belaj kanzonoj, en kelkaj artaj konkursoj en Esperantujo, inter ili Kanto de la Jaro de revuo Kontakto (finalisto en 2013) kaj Teo kaj Amo, de Ĉina Radio Internacia (finalisto en 2017).

Flugantaj Melodioj estas agrabla kaj ege bonvena novaĵo en esperanta muziko, ĉar malofte oni eldonas diskon de instrumenta muziko en Esperantujo. Temas pri disko plena de emocio kaj inspiro, kun melodioj ĝojigaj kaj trankviligaj, kiuj igas tiun ĉi diskon taŭga por pluraj okazoj: vi povas, ekzemple, aŭskulti ĝin post la laboro por malstreĉiĝi aŭ dum vojaĝo por pasigi la tempon. Eblas eĉ uzi tiun ĉi diskon por bonetosigi kongresejon dum Esperanto-aranĝo, kaj estas nepre menciinde tio, ke la lasta kanzono estas ĝuste La Espero, brile interpretita per gitaro.


Ĉe la retejo de Vinilkosmo oni povas prove aŭskulti kelkdek-sekundojn de ĉiu kanzono, trovi pliajn detalojn pri Flugantaj Melodioj kaj aĉeti ĝin:


https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/lirika-hhoroj/rafael-milhomem/1-flugantaj-melodioj.html


Membroj de Vinilkosmo-ABONKLUBO povas senpage aŭskulti tiun ĉi diskon per justa elsendfluo.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments