El Popola Ĉinio>头条新闻>

Transmaraj ĉinoj: la parolado de Xi Jinping montris direkton por disvolvado de la dubordaj interrilatoj en la nova epoko

| 2019-01-09
Bookmark and Share

La 2-an de januaro, en la Popola Halo de Pekino okazis kunveno memore al la 40-a datreveno de publikigo de Mesaĝo al Samlandanoj de Taiwan. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ĉeestis la kunvenon kaj faris paroladon. Fotis Li Tao, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo.


La 2-an de januaro, en la Popola Halo de Pekino okazis kunveno por memori la 40-an datrevenon de publikigo de Mesaĝo al Samlandanoj de Taiwan. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ĉeestis la kunvenon kaj faris paroladon. Transmaraj ĉinoj esprimis, ke Taiwan estas nedisigebla parto de Ĉinio, kaj la reunuigo de la du bordoj estas tendenco de la epoko. Ili opinias, ke la parolado de Xi Jinping havas gravan gvidsignifon por antaŭenpuŝi disvolvadon de la dubordaj rilatoj kaj montris direkton por tio.


Zhu Jianrong, profesoro de la japana universitato Toyo Gakuen, diris, ke konsiderante la realon, Xi Jinping konstruive prezentis gravan penson pri tio, ke fari vastan kaj profundan demokratian interkonsiliĝon pri la rilatoj inter la du bordoj kaj la estonteco de la nacio, kaj fari sisteman aranĝon por antaŭenigi la pacan disvolvadon de la dubordaj rilatoj. Tio estas programa dokumento por gvidi laborojn pri Taiwan en la nova epoko. 


Ŝajnas al Li Zhuohui, ĉefredaktoro de la indonezia ĵurnalo Koran Baru Indonesia, ke en sia parolado Xi Jinping montris al la samlandanoj de Taiwan la plej grandan sincerecon kaj favorecon, prezentis plej harmonian kaj praktikeblan metodon, plene respektis kaj konsideris la rajtojn kaj interesojn de la taiwan-anoj kaj estas tre tolerema por ili. 


Zhang Zhisen, honora prezidanto de la Asocio de Ŝanhajanoj en Aŭstralio, diris, ke la parolado de Xi Jinping tre stimulas la elmigrintajn ĉinojn. "Sendependiĝo de Taiwan" ne estas subtenata de popolanoj. Li kredas, ke pli kaj pli multaj taiwan-anoj havas klaran konscion pri la situacio kaj fariĝos fortoj por akceli la pacan reunuiĝon de la patrolando.


Zhu Liangwei, ĝenerala sekretario de la Asocio de la Elmigrintaj Ĉinoj en Britio por Akceli Reunuiĝon de Ĉinio, diris, ke la parolado de Xi Jinping estas enhavoriĉa, tolerema, sentoriĉa kaj esperoplena. Ĝi ne nur esprimis aspirojn de ĉinoj, sed ankaŭ havas gravan gvidsignifon por plue antaŭenigi disvolvadon de la dubordaj rilatoj kaj donos profundan kaj longdaŭran influon por kreo de nova situacio por la paca disvolvado de la rilatoj inter la du bordoj. 


Fan Xuan, ĉefredaktoro de la germana ĵurnalo EUROPE TIMES, diris, ke en sia parolado Xi Jinping klarigis, ke la patrolando devas reunuiĝi kaj certe reunuiĝos. Tio diras la voĉojn el la koroj de ĉinoj en- kaj eksterlande, inkluzive de la patriotaj samlandanoj. 


Chen Shanzhuang, prezidanto de Hongkong-a Ĝenerala Ĉambro de Komerco en Usono, opinias, ke la dubordaj samlandanoj estas ĉinoj kun la sama sango, taiwan-a demando estas interna afero de Ĉinio kaj ne estas permesata iu ajn ekstera interveno. 


Chen Jiannan, estro de la Ĉina Konsilio por Antaŭenpuŝi la Pacan Reunuiĝon en Egiptio, diris, ke la parolado de Xi Jinping tre entuziasmigas la transmarajn ĉinojn. Ĉiuj ĉinoj en aliaj landoj firme subtenas la pacan reunuiĝon de la patrolando kaj volas kontribui por tio. 


(Raportistoj: Yang Ting, Jiang Qiaomei, Bai Xu, Gui Tao, Liang Hui, Yang Shilong, Xu Jing, Li Sibo, Tian Ming, Zhang Yan, Chen Yu, Li Binian kaj Zhou Xingzhu)


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments