El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 4-a Luminesk okazis en Königswinter de Germanio inter la 27a de decembro kaj la 3a de Januaro

| 2019-01-08
Bookmark and Share

Ĉiujare kreskis la nombro de partoprenantoj pro la alloga programo. Ĉijare ili alvenis al hotelo JUFA. La 65 s-anoj venis el multaj landoj. Eĉ kelkaj UEA-estraranoj bondeziris kaj aktive kontribuis. 


Partoprenantoj antaŭ la Luminesk-ejo, fone la rivero Rejno.


La eventon organizis GEA (Germana Esperanto-Asocio). La LKK konsistis el Andreas Diemel, geedzoj Brandenburg, kaj multaj kunlaborantoj.


Delegito de UEA ĉe UN, Junulo Rakoen Maertens lanĉis diskuton pri misinformado en amaskomunikiloj, li detale rakontis pri sia agado kunlabore kun neregistaraj organizoj (NRO) en Novjorko kaj dum internaciaj konferencoj. La prelegon en Luminesk li faris elegante vestita per kompleto kaj kravato. Li menciis UNESKO-kurieron kiel grava informilo en Esperanto.  


Pri vizito sur japana insulo Shikoku rakontis geedzoj Kleemann. Antaŭ 100 jaroj estis sur tiu insulo militkaptitoj el Germanio. Ili amikiĝis kun la loka loĝantaro per muzika interŝanĝo. Dum koncerto oni kune ludis per japanaj kaj eŭropaj instrumentoj. 


La plej konata 9-a simfonio de Beethoven sonis:  "la odo al ĝojo” poste disvastiĝis en tuta Japanio. En Eŭropo ĝi fariĝis la himno de Eŭropa Unio, esperantigita de S-ro Broccatelli.


Konkurso pri kuirado - tre ŝatata programero dum Luminesk


Dum tuttaga ekskurso la prezidanto de GEA , Ulrich Brandenburg, eksdiplomato, montris al ni la iaman ĉefurbon Bonn kaj la domon de la unua kanceliero S-ro Konrad Adenauer de FRG (Federacia Respubliko de Germanio).


Pli detale ni konatiĝis kun la historio de Germanio en aparta domo de historio pri la reunuiĝo de dividita ŝtato. La lasta eksponaĵo estis boato de rifuĝintoj el Afriko. 


Ĉar en Rejnlando oni kultivadas bongustajn vinojn - ni vizitis la plej aĝan kooperativon de vinberistoj. Mi mem elektis la plej dolĉan ruĝan vinon por mia edzino.  La “gufujon” gvidis ges-roj Kleemann, ĉiuvespere post la 22-a estis alia programero. 




S-ino Wera Blanke enkondukis la arton publike paroli. S-ro Dieter Rooke dialogis pri la HEL (historio de E-literaturo), kaj kun Verena Chaves gvidis la internacian ĥoron. 


Vladimir Ronin el Rusio faris preskaŭ sciencan prelegon pri la historio de transsiberia fervojo, la plej longa linio en la mondo. Eblis akiri ateston de IVO (Internacia Vintra Universitato). 


La geredaktoroj de la revuo Esperanto, s-ro Dima Ŝevĉenko kaj s-ino Anna Striganova, faris prelegojn pri kiel modas antagonisto, pri dronintaj urboj kaj fabeloj, E-eldonejo Impeto kaj ties koncizaj recenzoj.


Dum silvestro ni ĝuis abundan bufedon - okazis la tradicia polonezo, vigla dancado - kaj tosto per ŝaŭmvino. Matene je la 2-a horo ni enlitiĝis laciĝinte. 


Feliĉan kaj Prosperan Jaron 2019! Ĝis revido dum venonta Luminesk! 


Raportis Dieter Rooke

Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments