El Popola Ĉinio>头条新闻>

Japana ekonomikisto: Ĉinio kreos pli da ŝancoj por kundisvolvado de diversaj landoj

| 2019-01-03
Bookmark and Share


Ĉe la sojlo de la nova jaro 2019, ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon por esprimi siajn bondezirojn por la nova jaro. Ŝajnas al fremdlandanoj, ke la parolado de prezidanto Xi enkorpigis la ideon, ke la interesoj de la popolo estas la plej gravaj. Ili opinias, ke Ĉinio senĉese plivastigas pordmalfermon, antaŭenpuŝas disvolvadon de "La Zono kaj Vojo", kreas homaran komunumon de komuna estonteco, kaj kreos pli da ŝancoj por kundisvolvado de diversaj landoj.


"La parolado de prezidanto Xi prezentis brilajn atingojn de Ĉinio en la pasinta jaro." B. R. Deepak, profesoro de la Esplor-Centro pri Ĉinio kaj Sudorienta Azio de la universitato Jawaharlal Nehru en Hindio, diris, ke en sia parolado prezidanto Xi reasertis la ĉinan decidon pri daŭra reformo kaj pordmalfermo, kio donis al homoj profundan impreson. Li opinias, ke kundisvolvado de Pekino, Tianjin kaj Hebei, disvolvado de la ekonomia zono ĉe Jangzio, konstruado de la Guangdong-Hongkong-Maka-a Granda Golf-Areo kaj aliaj ŝtataj strategioj plue altigos produktokapablon kaj antaŭenigos procezon de reformo kaj disvolvado de Ĉinio. 


Noriyoshi Eharafama, ĉefa ekonomikisto de la Instituto de Internacia Komerco kaj Investado, diris, ke en sia parolado prezidanto Xi montris: "Nia paŝo de reformado ne haltos kaj nia pordo estos malfermita pli kaj pli vaste". Tio aldonis fidon por kreskado de la monda ekonomio kaj kreos pli da ŝancoj por kundisvolvado de diversaj landoj. 


"En sia parolado prezidanto Xi menciis, ke en la jaro 2018, 10 milionoj da kamparanoj liberiĝis de malriĉeco. Tio estas mirinda sukceso kaj kuraĝigos Pakistanon lerni spertojn de Ĉinio pri malriĉec-mildigo por senĉese antaŭenigi sian aferon pri helpo al malriĉuloj. Javed Akhtar, ĉefinspektoro pri ĉinaj informoj de la pakistana novaĵagentejo INP, konstatis, ke en la jaro 2018 la mondo havis severan defion pro protektismo, tamen, rimarkinde estas, ke Ĉinio pozitive antaŭenpuŝis ekonomian tutmondiĝon kaj fariĝis grava forto por konservi multflankismon.    


Aleksandr Semenov, profesoro de Diplomatia Akademio de Rusio, diris, ke en sia parolado Xi Jinping menciis progreson de Ĉinio pri scienco kaj tekniko, tia sukceso estas akirebla nur en kelkaj evoluintaj landoj. Tio signifas, ke Ĉinio proksimiĝas al la mezo de la monda scenejo kaj ludas pli gravan rolon. 


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments