El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nederlanda eks-ambasadoro al Ĉinio Dirk Jan Van den Berg: Ĉinaj atingoj mirigas la mondon

| 2019-01-03
Bookmark and Share


Komence de 2005 mi eklaboris kiel nederlanda ambasadoro en Ĉinio. Dum preskaŭ tri jaroj en la lando, mi havis intimajn kontaktojn kun Ĉinio kaj profunde amikiĝis kun ĉinoj.


Reformo kaj pordmalfermo antaŭenigis rapidan disvolviĝon de la ĉina ekonomio. Ni povas diri, ke estas grandioza atingo, ke Ĉinio havas sufiĉe da nutraĵoj por pli ol 1 000 milionoj da homoj. Nun Ĉinio fariĝis la monde dua plej granda ekonomio kaj kreis mirindaĵon de monda disvolvado. Mi pensas, ke estas jenaj du kaŭzoj por la grandaj ekonomiaj atingoj de Ĉinio.


Unue, ĉinaj politikoj estas longdaŭre stabilaj. La socialisma politika sistemo kun ĉinaj trajtoj efike evitis la negativan influon alportitan de politika ciklo al kontinueco de politikoj. La ĉina registaro havas pli grandan spacon por politika elekto, kaj povas elfari disvolvan strategion laŭ longa vidpunkto, kaj kreis kondiĉojn por koncentri fortojn kaj solvi gravajn demandojn.


Due, Ĉinio donas gravecon al scienc-teknika esplorado kaj investado por industria ĝisdatigo. La disvolva modelo de ĉina ekonomio ŝanĝiĝas de grandskala kresko al altkvalita disvolvo. Ĝia pozicio senĉese altiĝas en la monda industria ĉeno. Evidentiĝas la efiko de "ĉina fabrikado", kaj aperas multaj internaciaj konataj markoj. Samtempe Ĉinio atentas pri altiro de teknikistaj elitoj el la tuta mondo. La pinta teknologio de Ĉinio fariĝas monda avangardo. 


Protektismo kaj unuflankismo leviĝas. Iuj landoj intencas ellabori novajn regulojn laŭ siaj propraj interesoj, kio alportas necertajn faktorojn al la mondo. Unu lando ne povas sole respondi la defiojn alfrontatajn de la tuta mondo, kiuj postulas profundan kunlaboron inter diversaj landoj. La internacia komunumo bezonas landon kiel Ĉinio, influa, por preni sur sin respondecon kaj defendi la internacian ordon. Ĉinio ja faris rilatajn promesojn. Ĝi ankaŭ senĉese pripensas demandojn laŭ la vidpunkto de homara komuna disvolvado kaj esploras rimedojn por konservi mondan plurflankan sistemon.


La iniciato "La Zono kaj Vojo" montras la firman decidon de Ĉinio por plenumi la promeson pri plivastigo de malfermo, kaj tio akcelos plu la konstruadon de pli vasta platformo por internacia kunlaboro, por ke pli da landoj kaj entreprenoj havu ŝancojn partopreni en disvolvado kaj dividendoj de Ĉinio.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments