Fermiĝis 3a plena sesio de 19a Centra Komitato de KPĈ
La 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) finiĝis en la 28a de februaro en Pekino. En la kunveno Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, faris gravan paroladon en la sesio prezidita de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ.
La kunvenon ĉeestis 202 membroj de la Centra Komitato kaj 171 kandidatoj por membroj de la Centra Komitato de la KPĈ. Ankaŭ sekretarioj de la Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la KPĈ kaj altrangaj oficialuloj de gravaj departementoj ĉeestis la kunvenon.
La plena sesio aŭdis kaj diskutis laborraporton, faritan de Xi komisie de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ. La sesio adoptis liston de proponitaj kandidatoj por ŝtataj gvidantoj, kiu estos rekomendita al la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso. Ĝi adoptis ankaŭ liston de proponitaj kandidatoj por la gvidantoj de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, kiu estos rekomendita al la unua sesio de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco.
La komunikaĵo diris, ke la sesio decidis rekomendi la du listojn respektive al la prezidio de la unua sesio de la 13-a Nacia Popola Kongreso kaj la prezidio de la unua sesio de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco.
(el ĈRI)
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat