El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Recenzo: Planedo nia, dulingva albumo de Vojaĝo

| 2018-12-27
Bookmark and Share

Jen novaĵo en esperanta muziko: Vojaĝo estas oportuna nomo por tiu muzikgrupo, kies muzikstilo vere invitas la aŭskultanton al muzika vojaĝo tra pluraj stiloj: bosanovo, sambo, salso, bluso kaj ĉefe ĵazo kombiniĝas por krei albumon plenan de originaleco. Alia substrekinda afero estas tio, ke tiu ĉi duobla albumo estas dulingva: la unua disko estas en Esperanto, kaj la dua prezentas la samajn kantojn en la franca.


Vojaĝo sukcesis krei belajn kaj aŭskultindajn melodiojn por kelkaj kantoj, mi aparte substrekas Blua Planedo kaj La Tero Suferas. En tiuj du kantoj mi sentas ke la bando sentas sin pli libera por disvolvi sian kreemon kaj kapablon, male ol en la bosanovaj kantoj, kiuj esence ne diferencas de tiuj ludataj de klavaristoj kiuj sole sin prezentas en brazilaj drinkejoj. Vojaĝo estas granda bando kun pluraj muzikiloj, do certe kapablas fari pli bone.


Socia kritiko aperas en la tekstoj de kelkaj kantoj, kiel La Tero Suferas kaj Mia Ladurbo. La temoj estas aktualaj, bone elektitaj kaj prezentitaj kvazaŭ bildoj: oni priskribas la problemon sen fari profundan analizon pri ĝi, simple instigas vin imagi la priskribitan bildon kaj pensi pri ĝi.


Aparte rimarkinda afero en la franclingva disko estas la bela voĉo de Audrey Rey, kiu ne estas la ĉefa kantisto en la esperanta disko. Mi volas aŭdi ŝian voĉon pli ofte en la sekva esperanta albumo de Vojaĝo.


Legu pri Vojaĝo ĉe: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/voja%C4%9Do.html


Aŭskultu iom de ilia muziko kaj aĉetu la diskon ĉe: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/voja%C4%9Do/1-planedo-nia.html


Membroj de Vinilkosmo-ABONKLUBO povas aŭskulti la diskon senpage per reta elsendo.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments