La 10 plej gravaj okazaĵoj en Esperantujo en 2018

| 2018-12-24
Bookmark and Share

El Popola Ĉinio:10 okazaĵoj, kiuj markis esperantujon en 2018


TEJO okazigis IJK-n en Badaĥozo kaj elektis sian novan estraron



Inter la 4-a kaj la 11-a de aŭgusto, la hispana urbo Badaĥozo gastigis la 74-an IJK-n. En tiu kongreso estis elektita la nova estraro de TEJO, kun reprezentantoj de kvar kontinentoj. La nova estraro konsistas de Tran Hoan (prezidanto), Léon Kamenický kaj Francesco Maurelli (vic-prezidantoj), Konstanze Schönfeld (Ĝenerala Sekretario), Mung Bui (kasisto), Hans Becklin, Arturo Crespo, Kingslim Edah kaj Olga Sevcenko.



Portugalio unuafoje gastigis UK-n



Okazis de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto en Lisbono, ĉefurbo de Portugalio, la 103-a UK, la unua en tiu lando. Sub la temo“Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: Kien nun?”. Estis bunta kaj interesa programo, kun multaj muzikaj koncertoj kaj artaj prezentaĵoj. Multaj samideanoj laŭdis la strukturon kaj la riĉan programon de tiu ĉi kongreso, kaj ĝuis la ĉarmon de Portugalio.



Esperanto-kurso lanĉita por portugallingvanoj ĉe Duolingo



Ekde la 14-a de majo estas disponebla beta-versio de Esperanto-kurso por portugallingvanoj ĉe Duolingo. Tiu estas la tria Esperanto-kurso lanĉita en Duolingo, post tiuj por anglalingvanoj kaj hispanlingvanoj. La kurso estis lanĉita en tre oportuna momento: kelkaj monatoj antaŭ la UK en Portugalio.



Forpasis elstaraj verdaj batalantoj.



Kelkaj samideanoj forpasis en tiu ĉi jaro, inter ili kelkaj eminentuloj, kiuj faris grandan laboron por Esperanto. Aparte substrekindaj estas la forpasoj de Fabienne Berthelot, kiu multe agadis por esperantaj beletroj, Prof-ro Paŭlo Amorim Cardoso, pioniro de la esperanta movado en Fortalezo, Brazilo, kaj fondinto de la tradicia Esperanto-kurso de Federacia Universitato de Cearao, kaj Gianfranco Molle, unu el la plej talentaj E-muzikistoj de sia generacio.



HORI Jasuo estis elektita Esperantisto de la Jaro 2018



La ĉijara premio Esperantisto de la Jaro iris al la japana samideano HORI Jasuo, kiu diversflanke agadas por Esperanto kaj estas iniciatinto de la legoprojekto Esperanto-sumoo, kiu ĉi jare ricevis apartan atenton en kaj ekster Esperantujo kaj havis pli ol 300 partoprenantojn el 33 landoj en sia 55-a sesio. Jasuo ankaŭ regule kontribuas en la verkado kaj eldonado de la esearo Raportoj el Japanio, kies 55-a volumo estis eldonita ĉijare.



Esplora centro pri Esperanto estis fondita en Ĉinio, kaj Esperanto-Muzeo en Zaozhuang festis sian 5-jariĝon.



Tiu ĉi jaro estis ankaŭ speciala por la ĉina movado: en novembro, Esperanto-Muzeo en Zaozhuang festis sian kvinjariĝon.  



BEJO elektiĝis inter la plej bonaj NRO-j de Brazilo kaj estigis partnerecon kun Rotaract por instruado de Esperanto al la junularo.



Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO) faras modelan agadon: krom organizi interesajn junularajn eventojn kaj agadi ĉe poliglotaj organizoj kaj intereto por diskonigo de Esperanto, BEJO estigis partnerecon kun la junulara organizo Rotaract por okazigo de Esperanto-kursoj en pluraj urboj de Brazilo, kaj konkursoj inter la studentoj por instigi ilian lernadon. Plie, komisiono de fakuloj listigis BEJOn inter la 200 plej bonaj Neregistaraj Organizoj de Brazilo!



Ilona Koutny gajnis la premion FAME



La prestiĝa Alena Esperanto-kulturpremio, ankaŭ konata kiel premio FAME, ĉi jare iris al prof-ino Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano. Tiu premio celas subteni interkompreniĝon inter la popoloj, evoluhelpon, sciencon kaj esploradon, junularon kaj kulturon, kaj estas organizita de FAME-fondaĵo kaj Esperanto-grupo Alena, kaj subtenata de la urbodomo de Aleno, en Germanio.



Vinilkosmo eldonis bitversion de la legenda albumo Tute ne Gravas, de Amplifiki


Kasedo eldonita de LF-koop en 1986, Tute ne Gravas certe estas inter la plej gravaj albumoj de esperanta muziko. Malgraŭ ĝia graveco kaj sukceso, esperantistoj devis atendi ĝis tiu ĉi jaro por lanĉo de bitversio de tiu valora albumo, remastrigita de Vinilkosmo. Ankaŭ ĉijare, El Popola Ĉinio aperigis intervjuon al Kimo, kies ĉefa temo estis ĝuste Amplifiki.


Kimo intervjuita de El Popola Ĉinio: 


http://www.espero.com.cn/2018-06/08/content_51806214.htm (unua parto)

http://www.espero.com.cn/2018-06/08/content_51806543.htm (dua parto)


Albumo Tute ne Gravas ĉe la retejo de Vinilkosmo:


https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/amplifiki/1-tute-ne-gravas.html



Gravaj atingoj en eksteraj rilatoj de UEA kaj TEJO



Rakoen Maartens partoprenis, ĉe UN en Novjorko, en Altnivela Politika Forumo de UN (HLPL) kiel reprezentanto de UEA kaj TEJO. Kadre de tiu forumo, TEJO kunorganizis flankan eventon pri Cirkla Ekonomio kaj Junularo. Alia atingo estis la elektiĝo de UEA por trijara periodo en la estraron de internacia kunordiga grupo de Ne-Registaraj Organizoj (NRO-j) ĉe Unuiĝintaj Nacioj (UN), konata per la mallongigo CoNGO, kiu estas la tegmenta organizo por 500 NRO-j en oficialaj rilatoj kun ECOSOC, la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN.


Redaktis Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments