Revo viziti Esperanto-Muzeon realiĝis
De la 29a de novembro ĝis la 2a de decembro, mi kaj s-ro Ukita vizitis Ĉinion invitite de la Universitato Zaozhuang, en la provinco Shandong, kaj de Ĉina Esperanto-Ligo por ĉeesti en la ceremonio por la 5-jara jubileo de Esperanto-Muzeo en la universitato. Ĉio estis aranĝita de nia malnova amiko, s-ro Zhang Changsheng.
Ni renkontiĝis kun s-ro Zhang en la flughaveno Pudong en Ŝanhajo kaj veturis per buso al la stacio Hongqiao. La stacidomo estas moderna kaj tre granda. Post ripozo ni veturis per altrapida trajno al Zaozhuang dum ĉirkaŭ 3 horoj, dume li klarigis la planon, kaj rakontis al ni ke la ceremonio, planita por la 30a de novembro, estis ŝanĝita al la 2a de decembro pro la okupiteco de la plej grava persono.
Kiam ni atingis la stacion Zaozhuang, nin atendis la respondeculo de la muzeo, s-ro Sun Mingxiao. S-ro Zhang ankaŭ prezentis al mi du novajn amikojn. Unu estas Zhou Zilun, anglalingva profesoro de Jiangsu-a Teknologia Universitato en Changzhou kaj ĝenerala sekretario de Changzhou-a Esperanto-Asocio, kaj alia estas Lin Liyuan, eksprezidanto de Guangdong-a Esperanto-Asocio.
Post 40-minuta veturado ni atingis hotelon. Mi kaj s-ro Ukita gastiĝis en la sama luksa ĉambro. Poste la kunveturantoj vespermanĝis sidante ĉe ronda tablo. Aliĝis al ni irana e-isto s-ro Saed Abbasi, kiu bone parolas ankaŭ ĉine.
En la sekva mateno ni vizitis la Universitaton Zaozhuang. Ĝi estas sur vasta tereno kun diversaj konstruaĵoj. S-ro Sun Mingxiao gvidis nin en la muzeon. Kiam ni eniris, ni tuj renkontiĝis kun la busto de Zamenhof. En la muzeo oni eksponas materialojn laŭteme en Haloj Fronta, Zamenhofa, Internacia, Ĉina, Loka, kaj tie estas du specialaj ĉambroj por Laŭlum kaj de Hou Zhiping, ekzistas ankaŭ kroma ĉambro por prelegoj.
Rigardinte la riĉan enhavon mi sentis pli kaj pli fortan kortuŝon supozante kiel koncernatoj devis multe klopodi por la establo. Ni havis ŝancon viziti Esperantan kurson kaj iom paroli kun la studentoj.
Ni tagmanĝis en la universitata restoracio kaj poste veturis al Arbara Parko kun Esperanta Kulturo. Ĝi estas grandskale konstruita de s-ro Sun Shoude. Lia entrepreno estas subtenata de la urbo kaj la provinco.
Vespere ni estis regalitaj en la hotelo per speciala plado: oni metas en la boligitan supon laŭplaĉe prenitajn manĝaĵojn, inkluzive de salikoko, konko, viando, legomoj, nudeloj ktp. Tiel ni sate manĝis en hejmeca atmosfero.
Sekvamatene ni vizitis la universitaton kaj havis okazon saluti profesoron Cao Shengqiang, respondeculo de la universitato. S-ro Ukita elkore dankis lin pro la invito. Ankaŭ mi parolis pri nia impreso pri la muzeo kaj la E-kurso. Dume, prof. Cao donacis al ni ambaŭ grandan libron de Mozio (filozofo post-Konfucea) Esperantigitan de d-ro SASAKI Teruhiro.
Poste ni turismis gvidate de s-roj Zhang kaj Zhou. Ni tagmanĝis en loka restoracio kaj veturis per turisma ŝipo al Taierzhuang-Kastelo, situanta apud Granda Kanalo (konata kiel Monda Heredaĵo). La kastelo konsistas el palaco kaj diversaj konstruaĵoj. La kastelo estis detruita pro batalo kontraŭ agresado de Japanio en 1937, kaj estis rekonstruita en 2008.
Vespere okazis bankedo inter esperantistoj. La atmosfero estis amika kaj gaja malgraŭ mia antaŭtimeto. Tie estis islanda ambasadorejano nomita Ragnar Baldursson, kiu estas esperantisto. Mi parolis kun li pri s-ro Baldur Ragnarsson, kiu iam vizitis nian societon kun sia filo, kaj ĝuste tiama junulo estis sidanta ĉe mi. Ni havis amuzan tempeton.
La atendita mateno alvenis. La ceremonio komenciĝis je la 9a en la halo de la ĉefa konstruaĵo de la universitato. Oni unue kantis la himnon La Espero. La ceremonion prezidis prof. Li Dong, estro de la universitato, lin sekvis Cao Shengqiang, sinjorino Chen Shi (vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo), kaj s-ro Ragnar Baldursson.
Ni pasigis bonajn tagojn en Zaozhuang, kaj mia revo viziti Esperanto-Muzeon realiĝis.
(NAKATU Masanori)
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat