El Popola Ĉinio>头条新闻>

La atingoj de Ĉinio pri ellas-reduktado estas laŭditaj dum la Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝo

| 2018-12-14
Bookmark and Share

Laŭ raporto de Ĉina Novaĵ-agentejo en la 10-a de decembro, dum la 24-a Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝo en la pola urbo Katowice, multaj partoprenantoj deklaris ke la penado kaj atingoj de Ĉinio en traktado de klimata ŝanĝo estas impresaj, kaj ĝiaj agadoj multe antaŭenpuŝas la mondan agadon en tiu kampo. 



"Pri la agado trakti klimatan ŝanĝon, oni metas multajn esperojn en Ĉinio," deklaris Claudio, respondeculo pri Talanoa Dialogo, projekto de sekretariejo de Kadra Interkonsento pri Klimata Ŝanĝo de Unuiĝintaj Nacioj. Li diris, ke Ĉinio alportis multajn pozitivajn fortojn dum la klimataj intertraktadoj. Li montris ke por Ĉinio reduktado de gasellasado ne estas por pozi, sed por antaŭenpuŝi transformojn cele al verda disvolvado. 


Niklas Hagelberg el Media Programo de Unuiĝintaj Nacioj diris, ke Ĉinio multe progresis en ellas-reduktado kaj ludos pli kaj pli gravan rolon tiu-flanke. Prenante elektran aŭton kiel ekzemplon, li montris ke duono de la elektraj aŭtoj en la mondo estas uzataj de ĉinoj. Samtempe, Ĉinio okupas grandan parton de la merkato de renovigeblaj energi-riĉfontoj.



Patricia Espinosa, plenuma sekretario de la sekretariejo de Kadra Interkonsento pri Klimata Ŝanĝo de Unuiĝintaj Nacioj, montris ke la penado de Ĉinio en klimata kampo estas agnoskita de pli kaj pli multaj homoj. Ĉinio plue reduktas sian karbon-ellasadon kaj ludas gravan rolon en aplikado de pura teknologio. Krome, Ĉinio disvastigis kaj diskonigis siajn spertojn pri energiŝparado kaj reduktado de gas-ellasado. 


Redaktoro: GaoShuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments