El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉu Ĉinio fariĝos la plej granda lando de vintraj sportoj?

| 2018-12-13
Bookmark and Share


La svisa amaskomunikilo Neue Zürcher Zeitung publikigis artikolon titolitan Ĉinio Fariĝos la Plej Granda Lando de Vintraj Sportoj en la 10-a de decembro. Ĝi diras, ke kiam Pekino akiris la rajton gastigi Vintrajn Olimpikojn en 2020, Ĉinio faris vojlinion: ĝis 2022, la lando havos 300 milionojn da ŝatantoj de vintraj sportoj. Tio estas grandioza projekto.


En 2022, Ĉinio havos pli ol 800 bazojn de vintraj sportoj kaj 600 sketejojn. "Ĉinio jam estas la lando kun plej multe da skiejoj", diris trejnisto pri skiado el Svislando. Samtempe, la kvalito de ĉinaj skiejoj ankaŭ pliboniĝas. Chongli, unu el la lokoj por la Vintraj Olimpikoj 2022, nun konstruas skiejojn kaj hotelojn. Ĝi preskaŭ fariĝis "Unuiĝintaj Nacioj", ĉar la elevatoroj venis de Aŭstrio, neĝfaraj maŝinoj venis de Italio, skitrejnistoj venis de Aŭstrio, Francio, Kanado kaj aliaj landoj.


Kompare kun homoj de Kanado, Svislando kaj aliaj landoj kun tradicioj pri vintraj sportoj, ĉinoj havas apartan pensmanieron pri tiaj sportoj. "Ili ne tre zorgas pri tiu ĉi sporto, sed pri la ĝenerala spertado." Tion klarigis kanada trejnisto pri skiado, "Por ĉinoj, skiado estas parto de tre konkreta vivmaniero." Pro tio, ĉinaj skiejoj tre atentas pri aferoj ekster skiado: ili havas specialan ludejon, mojosan manĝejon aŭ ejon por karaokeo.


La artikolo diras, ke ĉinaj ski-ŝatantoj pli kaj pli multiĝas dum la lastaj jaroj: de preskaŭ nulo ĝis pli ol 12 milionoj! Tia kreskado estas granda motoro por vintraj sportoj, kaj Ĉinio fariĝos la plej granda lando de vintraj sportoj, tio radikale ŝanĝos la vintrajn sportojn mondskale.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments