El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Esperanto-Muzeo festis sian kvinjaran jubileon

| 2018-12-12
Bookmark and Share


La 2-an de decembro en Zaozhuang-a Universitato okazis ceremonio por festi la kvinjaran jubileon de la fondiĝo de la Esperanto-Muzeo en la universitato.


Pli ol 120 homoj partoprenis en la ceremonio, inkluzive de gvidantoj de la universitato, Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) kaj El Popola Ĉinio. S-ino Chen Shi, vic-ĉefredaktoro de Ĉina Internacia Eldona Grupo, supera organo de El Popola Ĉinio kaj ĈEL, kaj vicprezidanto de ĈEL, s-ro Cao Shengqiang, estro de Zaozhuang-a Universitato, kaj Ragnar Baldursson, oficisto de Islanda Ministerio pri Eksteraj Aferoj, faris parolojn en la ceremonio. Ili gratulis la disvolviĝon de la muzeo, kaj Chen Shi kaj s-ro Cao Shengqiang dankis al la kontribuantoj, helpantoj kaj laborantoj de la muzeo, kaj deziras, ke en sekvaj jaroj pli da esperantistoj zorgu pri la muzeo kaj kunlaboru kun ĝi en pliaj kampoj.  


Antaŭ 5 jaroj la Esperanto-Muzeo estis fondita per kunlaboroj inter Ĉina Esperanto-Ligo kaj la Zaozhuang-a Universitato. Tiam ĈEL kontribuis donacante plejparton de siaj libroj, gazetoj kaj historiaj materialoj al la muzeo. Kelkaj kontribuaĵoj poste estis taksitaj kiel ŝtat-nivelaj historiaj restaĵoj. Dum sekvaj 5 jaroj, sub la varma subteno de esperantistoj, la muzeo ricevis kontribuaĵojn de 172 homoj el 22 landoj. Nuntempe estas pli ol 40 mil konservaĵoj en la muzeo, kiuj estas tre valoraj materialoj por la Esperantaj kulturo, movado kaj historio. Pro tio, la muzeo fakte estas trezoro ne nur de ĉina Esperanto-movado, sed ankaŭ de la tuta Esperantujo.


En la ceremonio la organizantoj aranĝis tre brilajn artajn prezentojn, inter ili estis ĥoraĵoj, kantoj kaj dancoj, kiuj donis al la ceremonio ĝojigan etoson, kaj per tio la ceremonio atingis sian kulminon. Oni kun plena espero atendas pluan progreson de la muzeo kaj de la Esperanta movado en la lando.


 (Chen Ji raportis)


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments