El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Deklaro de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Tago de Homaj Rajtoj 2018 kaj la Sepdeka Datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

| 2018-12-10
Bookmark and Share

Okaze de la Tago de Homaj Rajtoj, la 10-a de decembro 2018, kaj festado de la 70-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, akceptita je tiu dato en la jaro 1948, Universala Esperanto-Asocio samtempe gratulas al Unuiĝintaj Nacioj pro ties konstanta, persista kaj longdaŭra defendo de la homaj rajtoj tra la mondo, kaj atentigas ke, pli ol iam ajn antaŭe, la popoloj de la mondo bezonas la Deklaracion kaj la principojn kiujn ĝi entenas.


Ĉie la homaro frontas diskriminacion (interalie diskriminacion surbaze de la lingvo), uzadon de perforto anstataŭ paca dialogo, kaj forgesemon antaŭ la lecionoj de la historio. 


La Universala Esperanto-Asocio (UEA) deklaras sian solidarecon kun la principoj de homaj rajtoj kaj kun Unuiĝintaj Nacioj en ties strebado realigi tiujn principojn.  


Fondita en 1908, UEA – la ĉefa monda asocio por la uzado kaj disvastigo de la internacia lingvo Esperanto – dekomence laboris por la ideoj de homa egaleco kaj tutmonda interkompreniĝo. 


Kvardek jarojn poste, jam antaŭ la akcepto de la Deklaracio fare de Unuiĝintaj Nacioj, la Asocio enskribis respekton al la homaj rajtoj en sia Statuto kiel esencan kondiĉon por sia agado. Nuntempe ĝi aktivas por dissemi informojn pri homaj rajtoj en pli ol 120 landoj.


Homrajta Tago proksime koincidas kun alia ĉiujara festo – tiu de la naskiĝo de d-ro Ludoviko Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto, kiu dediĉis sian vivon al la interfratiĝo de la homaro kaj kies naskiĝtagon oni festas la 15-an de decembro. “Absoluta justeco, egaleco kaj frateco inter la popoloj en la praktiko estas plene ebla,” Zamenhof asertis en 1905. 


“Ĉiu lando,” li deklaris en 1906, “apartenas ne al tiu aŭ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj ĝiaj loĝantoj,” kaj “en sia familia vivo ĉiu homo havas plenan, naturan kaj nedisputeblan rajton, paroli kian lingvon aŭ dialekton li volas kaj konfesi kian religion li volas” – sed tion fari en harmonio kun tiuj kiuj praktikas alian lingvon aŭ alian religion. Pro tio li rekomendis Esperanton kiel internacian lingvon por la tuta homaro.


Hodiaŭ UEA substrekas la kongruon inter la klopodoj de Zamenhof kaj la streboj por plene universaligi la homajn rajtojn. La Asocio invitas ĉiujn defendantojn de la homaj rajtoj konsciiĝi pri la graveco de lingvaj rajtoj kaj lingva egaleco en la laboro por atingi pli justan kaj pacan mondon kaj konfirmas sian plenan subtenon de la idealoj de la Universala Deklaracio.


Fonto: UEA

Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments