El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Irana esperantisto ĉeestis en la Internacia Akademia Seminario de Ĉin-Iranaj Rilatoj Kadre de la Iniciato "La Zono kaj Vojo"

| 2018-12-05
Bookmark and Share

Irana esperantisto Saed Abbasi (la tria de maldekstre) kun anhui-aj esperantistoj kaj esploristoj pri okcident-azia kulturo


La 23an kaj 24an de novembro en Anhui-Universitato okazis la Internacia Akademia Seminario de Ĉina-Iranaj Rilatoj Kadre de la Iniciato "La Zono kaj Vojo". La seminario estis kunaranĝita de la Ĉina Asocio de Mez-Orientaj Studoj kaj Instituto de Internaciaj kaj Regionaj Studoj sub Anhui-Universitato, kaj kunokazigita de Centro de Okcident-Aziaj kaj Nord-Afrikaj Studoj sub Anhui-Universitato kaj Tutlanda Esplor-Grupo de Iranaj Studoj el Instituto de Mondhistoriaj Studoj sub Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj. Anhui-a Esperanto-Ligo invitis iranan esperantiston Saed Abbasi, kiu laboras en Ĉinio, ĉeesti en la seminario.


El la vidpunktoj de literaturo, lingvistiko kaj aliaj sciencoj, Saed prelegis pri formiĝo kaj trajtoj de la irana kulturo, similecoj inter la irana kaj ĉina kulturoj, kulturaj interŝanĝoj inter Irano kaj Ĉinio kaj la kontribuo de la irana kulturo al la monda historio. Li ankaŭ diskutis pri iran-ĉina kunlaboro, la ŝancoj kaj defioj kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo", kiel antaŭenigi la disvolvadon de "La Zono kaj Vojo", krei komunan valor-koncepton kaj novigi modelojn pri kultura komunikado.


Dum la seminario, esperantistoj de Anhui-a Esperanto-Ligo komunikiĝis kun Saed. Ili informis unu la alian pri Esperanto-movado en sia loko. Saed ankaŭ invitis la lokajn esperantistojn partopreni Iranan Esperanto-Kongreson en Tehrano venontjare.


Liu Baoguo

Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments