El Popola Ĉinio>Socio>Vivo de Ĉinoj>

La Imperiestra Palaco: historio "aĉetebla"

| 2018-12-03
Bookmark and Share

Okul-masko vendata de la Muzeo de la Imperiestra Palaco 


Kiel eterna simbolo, la Malpermesita Urbo (Muzeo de la Imperiestra Palaco) ĉiam estas nepre vizitinda loko en Ĉinio. En la epoko de retkomerco, ĝi ankaŭ gajnis grandan popularecon inter la juna generacio. Popularaj produktaĵoj inkluzivas pupetojn (kutime pri oficistoj kaj servistinoj en Imperiestra Palaco), mojosajn saketojn, skribilojn, ktp.. Inter ĉiuj, glubendo estas aparte ŝatata kaj ĉiam rapide disvendiĝas. Per ĝi oni beligas kajeron, poŝtelefonon aŭ ruĵon. Ĝia bildo venas el la kolekto de la palaco, uzante laseran teknologion, ĝi montras diversajn kolorojn en malsama direkto.


La Weibo-konto de ĝia retvendejo havas pli ol 900,000 sekvantojn, la palaco mem fariĝas famulo en interreto. En 2015, ĝia vendsumo superis 140 milionojn da usonaj dolaroj, kaj ĝiaj rakontoj allogis pli ol 100,000 rigardojn. La celataj klientoj estas junuloj de 20 ĝis 30 jaroj, kiuj ŝatas individuecon kaj estas entuziasmaj pri novaĵoj en interreto. Antaŭe, la palaco enfokusiĝis pri normalaj historiaj rakontoj, nun ĝi klopodas ligi historian anekdoton kun ĉarma kaj novtipa produktaĵo. Ekzemple, citaĵoj de imperiestroj povas esti bonaj rimedoj por desegnistoj. La vorto “Mi ankaŭ tre sopiras vin”de la imperiestro Yongzheng (1723-1735) aplikiĝis al desegno de ventumilo, kaj sukcese famiĝas.


Ventumilo kun vorto de imperiestro


Antaŭ sia 600-jara datreveno, la grandioza konstruaĵo Malpermesita Urbo certe alportos pli da mirindaĵoj, ĉar ĝi daŭre havas gravan signifon en la nuntempo. 


Brakringo vendata de la Muzeo de la Imperiestra Palaco


Kandelo, parfumo, taso kaj tasotenilo vendataj de la Muzeo de la Imperiestra Palaco


Brakhorloĝo vendata de la Muzeo de la Imperiestra Palaco 


Beliga glubendo vendata de la Muzeo de la Imperiestra Palaco 


Kajero vendata de la Muzeo de la Imperiestra Palaco 


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments