El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hispanaj amaskomunikiloj: Artikolo de prezidanto Xi Jinping montris direkton por disvolvado de la rilatoj inter Hispanio kaj Ĉinio

| 2018-11-30
Bookmark and Share

La 27-an de novembro laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Madridon kaj komencis sian ŝtataferan viziton al Hispanio. Jen Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan elirante aviadilon. Fotis Xie Huanchi, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua.


Antaŭ sia ŝtatafera vizito al Hispanio, ĉina prezidanto Xi Jinping publikigis en la hispana ĵurnalo ABC artikolon sub la titolo "Grandpaŝe iru al nova epoko kaj kunkreu novan brilon". La artikolo vekis grandan eĥon en diversaj rondoj de Hispanio. 


"Estas honoro por nia redakcio aperigi artikolon de prezidanto Xi Jinping", deklaris la direktoro de la ĵurnalo, Bieito Rubido Ramonde, kiu klarigis ke en sia aritikolo prezidanto Xi Jinping resumis la dulandajn atingojn pri kunlaboro, prezentis planojn kaj proponojn pri ampleksigo de duflankaj kunlaboroj en la estonteco, kaj montris direkton por disvolvado de la dulandaj rilatoj.  


Ĉefredaktoro de la hispana ĵurnalo pri ekonomio Cinco Dias, Miguel Jimenez Cabeza, konstatis, ke dum la lastaj 40 jaroj, post ekpraktikado de la politiko pri reformo kaj pordmalfermo, Ĉinio akiris monde rimarkindan sukceson. En la lastaj jaroj la ĉina registaro pli kaj pli atentas pri renovigo kaj senĉese pliiĝas nivelo de teknika kreivo de la lando. Pri tio la ĵurnalo multe raportis. La artikolo de prezidanto Xi mencias plifortigon de interŝanĝoj kaj kunlaboroj pri avangarda fabrikindustrio, informatika industrio, mediprotekta ekonomio kaj aliaj kampoj. Tio sendube estas bona novaĵo por hispana kaj ĉina kunlaboro pri ekonomio kaj tekniko, kaj kreos novan kresk-punkton por ekonomia kaj komerca kunlaboro de la du landoj cele al reciproka profito kaj kungajno.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments