El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping kaj Pedro Sánchez renkontiĝis kun reprezentantoj de Ĉin-Hispana Komerca Konsultiĝa Konsilio

| 2018-11-29
Bookmark and Share

La 28-an de novembro laŭ la loka tempo, en Madrido, Hispanio, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj Pedro Sánchez, ĉefministro de Hispanio, kune renkontiĝis kun reprezentantoj de Ĉin-Hispana Komerca Konsultiĝa Konsilio. Fotis Liu Weibing de la Novaĵ-Agentejo Xinhua.


La 28-an de novembro laŭ la loka tempo, en Madrido, Hispanio ĉina prezidanto Xi Jinping kaj Pedro Sánchez, ĉefministro de Hispanio kune renkontiĝis kun la duflankaj reprezentantoj de Ĉin-Hispana Komerca Konsultiĝa Konsilio.


Xi Jinping gratulis Ĉin-Hispanan Komercan Konsultiĝan Konsilion pri ĝia fondiĝo kaj okazo de la unua konferenco. Xi diris, ke la konsilio estas grava platformo por pliigi la ekonomian kaj komercan kunlaborojn inter la du landoj kaj estas nova kunlabora modelo de forta alianco kaj komplementaj avantaĝoj. Xi rimarkigis, ke en la pasintaj 13 jaroj post starigo de ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Hispanio, la ekonomia kaj komerca kunlaboroj inter la du landoj akiris fruktodonajn rezultojn, kaj oni povas trovi multajn sukcesajn ekzemplojn de la iniciato "La Zono kaj Vojo" inter la du flankoj. Fortigi strategian kunagadon kaj realigi komplementajn avantaĝojn helpos pliprofundigi interligon de Azio kaj Eŭropo, kaj antaŭenigi pli malferman, inkluzivan kaj ekvilibran disvolviĝon de la monda ekonomio. 


Pedro Sánchez diris, ke estas konvene, ke la fondiĝo de la konsilio koincidas kun la historia vizito de prezidanto Xi al Hispanio. En ĉi-tiu epoko de ŝanĝoj, Hispanio pli kaj pli atentas pri Azio, precipe Ĉinio, kiu estas malferma al la mondo. Hodiaŭ ekonomio kaj kulturo de Ĉinio estas vivoplenaj, kaj ĝi jam fariĝis monde forta lando pri ekonomio kaj komerco, kaj estas unu el la gravaj komercaj partneroj kaj ĉefaj eksportaj cellokoj de Hispanio. La hispana registaro subtenas antaŭenigi ekonomian, komercan kaj investan kunlaborojn inter la du landoj, kaj ankaŭ plifortigi ligojn inter la komercaj rondoj de la du landoj. 


Redaktoro: Kang Caiqi  


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments