La usona sondilo InSight plenumis la 8an mision al Marso kaj sendis foton
Post 7-monata flugado, la spacveturilo InSight de Nacia Aeronaŭtika kaj Spaciala Administracio (NASA) de Usono sukcese surmarsiĝis la 26an de novembro. Kelkajn minutojn post surmarsiĝo, InSight sendis al NASA pepadon por signali sian bonfarton kaj ankaŭ foton de Marso.
“Hodiaŭ, ni sukcese plenumis la 8an surmarsiĝon en la homara historio,”diris Jim Bridenstine, ĉefo de NASA. "InSight esploros la internon de Marso kaj donos al ni valorajn sciojn por ke ni sendu kosmonaŭtojn al Luno kaj Marso.”
Redaktoro: Zhao Wenqi
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments