El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komenciĝos G20-pintkunveno, komerco fariĝos kerna temo

| 2018-11-27
Bookmark and Share

Pintkunveno de Grupo 20 (G20) okazos en Bonaero, ĉefurbo de Argentino, inter la 30a de novembro kaj la 1a de decembro. Estos renkontiĝoj inter Xi kaj Trump, Trump kaj Putin, diskutoj pri brita retiriĝo el EU kaj aliaj atentindaj okazaĵoj dum G20-pintkunveno.


Nuntempe, la disvolvado de la tuta mondo alfrontas multajn problemojn, ekzemple kresko de protektismo kaj unuflankismo, atakoj al multflanka komerca sistemo, riskoj kaj necertecoj en la evoluo de monda ekonomio. Pro tio la okazigo de Pintkunveno de G20 en Bonaero havas aktualan signifon.



Internacia Mona Fonduso(IMF) antaŭe malaltigis sian prognozon pri kresko la monda ekonomio ĝis 3.7% por ĉi jaro kaj venonta jaro. IMF avertis, ke la streĉiteco de komerco estas la ĉefa minaco por la monda ekonomio. G20 havas respondecon ludi gvidan rolon por indiki direkton kaj malfermi vojon por la monda ekonomio.



Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments