El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tianjin, la urbo al kiu ne povas manki liberkomerca zono nek Esperanto

| 2018-11-27
Bookmark and Share


En 2015 stariĝis 3 liberkomercaj eksperimentaj zonoj en Guangdong, Tianjin kaj Fujian. La zono en Tianjin estas liberkomerca zono plej proksima al Pekino, ĉefurbo de la lando. Ĝi estas ankaŭ la unua liberkomerca zono en norda Ĉinio. Ĝi plenforte forĝas sin celante fariĝi la internacia centro de mara transportado kaj loĝistiko en norda Ĉinio, kaj faras aktivajn provojn por reformi sin liberkomerca haveno kun ĉinaj trajtoj, profitigante la maran trafikon kaj la havenon de Tianjin.



Tianjin estas unu el la gravaj havenoj en la norda parto de la lando. Do ĝi estas frue malfermita urbo kaj havas longan historion de E-movado ekde la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento. En 1985 la urbo fondis sian E-asocion. Unu el la plej konataj esperantistoj de Tianjin estas Su Armand, kies busto troviĝas en la E-muzeo de Vieno. Li iam estis honora prezidanto de Tianjin-a Esperanto-Asocio.



En lastaj jaroj, pro la geografia proksimeco kaj pli kaj pli oportuna trafiko, multfoje kunagas esperantistoj de Tianjin kaj Pekino, kiel renkontiĝoj, seminarioj kaj aliajn agadoj. La ekonomia prospero alportita de la liberkomerca zono aktivigas tianjin-ajn esperantistojn kaj helpas ilin en kreivo. Ekzemple, la filmeto farita de Tianjin-a E-Asocio akiris premion en la internacia film-festivalo "Teo kaj Amo", kaj la librolanĉa ceremonio de la libro Rakontoj pri Ĉina Teo okazis en Tianjin-a Universitato de Scienco kaj Teknologio.


En 2015, la 3 liberkomercaj zonoj, kun la plej frua zono de Ŝanhajo, fariĝis koliero kunliganta la perlojn ĉe la okcidenta marbordo de Pacifiko kaj tiel formis la novan dispozicion de pordomalfermo de Ĉinio. Post 2018, Tianjin faros, kun Pekino kaj la provinco Hebei, la "liberkomercan havenon de Pekino, Tianjin kaj Hebei" kiel platformo por la malfermeco de la tuta regiono. Tiam la komercaj interŝanĝoj inter norda Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko estos pli oftaj, kaj la pliiĝo de ekonomia prospero kaj internacia fluado certe helpos disvolvadon de E-movado en koncernaj landoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments