El Popola Ĉinio>头条新闻>

Venigi novan ŝancon por interŝanĝo kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj insul-landoj de Sud-Pacifiko

| 2018-11-20
Bookmark and Share


La 16an de novembro, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun ŝtatestroj de insul-landoj de Pacifiko, kiuj starigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, en Portmoresbo, Papu-Nov-Gvineo, kaj faris paroladon. La estroj deziras altigi la rilatojn inter la du flankoj al ampleksa strategia partnereco, kaj starigi pli vastan kunlaboradon. Post 4 jaroj, prezidanto Xi denove renkontiĝis kun ŝtatestroj de insul-landoj de Pacifiko, kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio.


La insulaj landoj de Pacifiko havas vastan teritorion kun pli ol 10,000 insuloj, ili estas kiel perloj inkrustitaj sur Pacifiko. La tuta ter-areo de tiu regiono estas ĉirkaŭ 550,000 kvadrataj kilometroj, kun tuta loĝantaro je proksimume 10 milionoj. Plejparto de ili estas malgrandaj evoluantaj insul-landoj, tamen ili havas abundajn marajn kaj mineralajn rimedojn.


Malgraŭ tio, ke ili estas tre for de Ĉinio, la interŝanĝo inter Ĉinio kaj ili havas longan historion: antaŭ pli ol 150 jaroj, ĉinoj atingis tiujn insulojn. Ekde 1970-aj jaroj, Ĉinio havas diplomatiajn rilatojn kun tiuj insulaj landoj.


Lastatempe, la komercaj kaj turismaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj pacifikaj insul-landoj plimultiĝas. Estas pli kaj pli konataj de ĉinoj lokaj specialaj varoj, kiel tinuso de Papu-Nov-Gvineo, mineralakvo kaj ornamaĵoj de Fiĝioj, fruktosuko de Samoo kaj kukurbo de Tongo. La komerco inter Ĉinio kaj tiuj insulaj landoj jam atingis 7,25 miliardojn da usonaj dolaroj en 2017. Ĉinio fariĝis grava komerca partnero, eksporta merkato kaj fonto de investoj por tiuj landoj. La insuloj allogas pli kaj pli da ĉinaj turistoj: Fiĝioj, Vanuatuo, Tongo, Papu-Nov-Gvineo, Mikronezio kaj Samoo jam fariĝis turismaj cel-lokoj por ĉinoj. En 2017, ĉirkaŭ 150,000 ĉinoj vojaĝis tien.


Ekonomio de la insul-landoj estas malforta, kun multaj malfaciloj. Ĉinio ofte helpas ilin: en lastaj jaroj, Ĉinio helpe konstruis pli ol 100 projektojn kiel havenoj, aŭtovojoj, lernejoj kaj hospitaloj, monsubtenis pli ol 1,300 studentojn por studi en Ĉinio kaj trejnis pli ol 4,000 profesiulojn. Hospitalŝipo de ĉina mararmeo antaŭ nelonge vizitis kelkajn insulojn, kaj donis kurac-servojn al 20,000 lokanoj.



Kadre de ampleksa strategia partnereco, la komunaj interesoj de Ĉinio kaj insul-landoj de Pacifiko estos plue vastigitaj, kaj aperos novaj ŝancoj por kunlaboro.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments