El Popola Ĉinio>头条新闻>

Filipina prezidento Duterte: nia popolo certe sentos la oportunon alportitan de infrastrukturaj programoj inter ni kaj Ĉinio

| 2018-11-19
Bookmark and Share

Laŭ invito de filipina prezidento Rodrigo Duterte, Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, faros ŝtatan viziton al Filipinoj. Antaŭ tio, Duterte akceptis komunan intervjuon de ĉinaj amaskomunikiloj. Li diris, ke li kredas pri tio, ke la vizito de prezidanto Xi altigos la ambaŭflankajn rilatojn al nova nivelo, kaj profundigos la kunlaborojn en diversaj kampoj inter la du landoj.


En la 10-a de aprilo 2018, Xi renkontiĝis kun Duterte en Boao de la provinco Hainan, Ĉinio.


En la lastaj jaroj la komercaj kunlaboroj inter Filipinoj kaj Ĉinio senĉese disvolviĝis, precipe la eksportado de Filipinoj al Ĉinio, inkluzive de tropikaj fruktoj, rapide kreskis. Pli kaj pli multaj filipinaj produktaĵoj atingas ĉinan merkaton. Duterte diris: "Estontece, certe daŭre kreskos la negocoj inter ni kaj Ĉinio. Mi certas pri tio."


Nun, Filipinoj planas grandskalan konstruadon de infrastrukturoj, kaj Ĉinio interesiĝas pri tio. Duterte diskutos kun ĉina gvidanto pri profundigo de kunlaboroj inter ambaŭ flankoj kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj antaŭenigo de ili. "Mi kredas, ke estontece filipina popolo persone sentos la facilecojn alportitajn de la infrastrukturaj projektoj konstruitaj en kunlaboro inter la du landoj."


Duterte diris: "Malsame ol aliaj landoj, Ĉinio aldonas neniun kondiĉon al la subteno kaj helpo al Filipinoj, kaj ĝi estas sincera." Li atendas daŭran kreskadon de komercaj kunlaboroj inter Filipinoj kaj Ĉinio, kaj pluajn amikajn interŝanĝojn inter la du popoloj.


Duterte diversfoje vizitis Ĉinion kaj vidis la progreson de la lando. Li diris, ke la reformado kaj pordmalfermo de Ĉinio estas efika, kaj Ĉinio multe ŝanĝiĝis dum la pasintaj 40 jaroj. Li esperas, ke evoluo de Filipinoj estos same sukcesa kiel tiu de Ĉinio.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments