Francio solene memorfestis la 100-an datrevenon de la fino de la Unua Mondmilito
En la 11-a de novembro, la franca registaro okazigis ceremonion antaŭ Triumfa Arko por memorfesti la 100-an datrevenon de la fino de la Unua Mondmilito.
Franca prezidento Emmanuel Macron faris paroladon, alvokante ĉiujn landojn bone memori la dolorajn lecionojn el la milito kaj ĉiam konsideri pacon kiel la plej gravan celon por eviti reaperon de tia tragedio. Partoprenis en la ceremonio germana ĉefministro Angela Dorothea Merkel, rusa prezidento Vladimir Vladimirovich Putin kaj gvidantoj aŭ altnivelaj reprezentantoj el multaj landoj.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments