El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉefo de IMF priskribis ĉinajn kontribuojn al la mondo per "tri pontoj"

| 2018-11-09
Bookmark and Share

Ĉina pavilono. Fotis raportisto Zheng Liang el Ĉina Interreta Informa Centro.


Ĉefoj el Monda Komerca Organizo, Internacia Mona Fonduso (IMF) kaj Monda Banko faris paroladojn en la inaŭguro de la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE). Ili laŭdis la novajn rimedojn de Ĉinio por plivastigi malfermon kaj defendi plurflankan komercan sistemon, kio fortigis la fidon de la internacia komunumo kaj aldonis pozitivan energion al la monda ekonomio.


Muzik-ludo en vjetnama pavilono. Fotis raportisto Zheng Liang el Ĉina Interreta Informa Centro.


Roberto Azevêdo, ĝenerala direktoro de Monda Komerca Organizo, diris, ke la ekspozicio eligas gravajn signalojn al la mondo: unue, la rolo de Ĉinio en tutmonda komerco pliiĝas; due, kresko de importado de Ĉinio havas gravan signifon por la monda ekonomio. Dum la procezo de reformo kaj pordmalfermo, Ĉinio fariĝis membro de la Monda Komerca Organizo, subtenas ĝian laboron kaj ludas gravan rolon. Ĉinio ankaŭ helpas aliajn evoluantajn landojn kaj la plej subevoluintajn landojn partopreni en monda komerca sistemo kaj profiti de kunlaboro.


Aparta kafo en etiopa pavilono kun nacia arkitekturo. Fotis raportisto Zheng Liang el Ĉina Interreta Informa Centro.


Ĉefo de IMF Christine Lagarde priskribis disvolviĝon kaj kontribuon de Ĉinio al la mondo per "tri pontoj". La unua ponto estas ponto al la mondo: Ĉinio konstruadas la ponton per reformo kaj malfermo, kio ŝanĝas sin mem kaj la mondon, kaj akcelas produktivon, novigon kaj vivnivelon de diversaj landoj. La dua estas ponto al prospero: okazigo de ĈIIE markas, ke Ĉinio puŝas transformiĝon de monda komerca dispozicio, kio profitigas kaj Ĉinion kaj la mondon. La tria estas ponto al estonteco: Ĉinio estas ekzemplo de internacia kunlaboro, precipe en komerco. Ŝi alvokis diversajn flankojn mildigi komercajn disputojn, plene utiligi la forton de kunlaboro en internacia komerco por ripari mondan komercan sistemon, ĉar komerco helpas ne nur ekonomian prosperon, sed ankaŭ la mondan pacon.


Dancado kaj kantado en belorusa pavilono. Fotis raportisto Zheng Liang el Ĉina Interreta Informa Centro.


Jim Yong Kim, prezidanto de la Monda Banko, alte taksis la atingojn de Ĉinio en malriĉec-reduktado. Li diris, ke en la lastaj 40 jaroj la pokapa enspezo de ĉinoj 25-oble kreskis, samtempe liberiĝis de malriĉeco pli ol 800 milionoj da ĉinoj, je 70% de la tutmonda loĝantaro, kiu liberiĝis de malriĉeco. Li menciis, ke dum esploro en Guizhou de Ĉinio, li malkovris, ke la procento de malriĉaj lokanoj malaltiĝis de 30% al 8%. Li pensas, ke e-komerco, per kiu agrikulturaj produktoj en malriĉaj regionoj povas esti vendataj al diversaj landoj, kontribuis por la reduktado de malriĉeco tie. Li esperas, ke ĈIIE estos bona ŝanco por ke la monda merkata sistemo pli bone favoru la popolojn de la mondo.


Prezentado de tradicia danco en filipina pavilono. Fotis raportisto Zheng Liang el Ĉina Interreta Informa Centro.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments