El Popola Ĉinio>头条新闻>

Afriko: Ĉina Internacia Importa Ekspozicio utilas al afrika disvolvado

| 2018-11-09
Bookmark and Share

Egipta eksponejo de manĝaĵoj kaj agrikulturaj produktaĵoj, fotita de Wu Qiongjing el Ĉina Interreta Informa Centro


La 4-an de novembro, kenja prezidento Uhuru Kenyatta renkontiĝis kun ĉina prezidanto Xi Jinping en Ŝanhajo. Kenyatta diris, ke li tre ĝojas pro sia ĉeesto en la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio kaj volas kapti la ŝancon por intimigi la ekonomiajn kaj komercajn rilatojn inter Kenjo kaj Ĉinio. Li dankas Ĉinion pro ĝia malfermo de merkato al la mondo kaj ĝia plivastigo de malfermo al Afriko.


Multaj afrikaj landoj konsideras la ekspozicion kiel bonan ŝancon por kreskigi eksportadon al Ĉinio. Ruanda ĉefministro Edouard Ngirente diris, ke la ekspozicio donis al Afriko kaj la mondo gravan ŝancon por pliigi ekonomian kaj komercan kunlaboron kun Ĉinio. Dank' al la ekspozicio, multaj landoj kaj firmaoj povas prezenti siajn produktojn kaj trovi siajn ŝancojn, kaj samtempe lerni el ĉinaj spertoj pri industriigo kaj internaciaj negocoj.


"Por egiptaj entreprenoj, la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio estas tre bona platformo por koni postulojn de ĉina merkato, kaj grava ŝanco por pliigi eksportadon al Ĉinio." Estro de egipta departemento pri eksporto diris: "Ĉi-foja ekspozicio tre gravas por Egiptio. Kompare kun importado, egipta eksportado al Ĉinio estas tre malmulta. Ĉinio estas lando kun granda loĝantaro kaj la ekspozicio utilas al ni por pliigi eksportadon al Ĉinio."


Bamana Baroma Magolemièna Timothée, ĝenerala sekretario de togola departemento pri komerco kaj privata industrio, diris, ke la ekspozicio kreis ŝancon kaj platformon por ke togolaj entreprenoj montru siajn produktojn al la mondo. Samtempe ĝi ankaŭ akcelos interŝanĝojn de togolaj entreprenistoj kun la ĉinaj por lerni avangardajn produkt-teknikojn kaj administr-modelon de ĉinaj entreprenoj.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments