El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fremdlanda amaskomunikilo: Ĉinio subtenos plu liberan komercon

| 2018-11-08
Bookmark and Share


La 5an de novembro en Nacia Konferenca kaj Ekspozicia Centro de Ŝanhajo inaŭguriĝis la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE). Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis ĝian malfermon kaj faris paroladon. Li emfazis kundisvolvon de novigema, inkluziva kaj malferma ekonomio de la mondo kaj deklaris novajn rimedojn de Ĉinio por plivastigo de malfermo. Fremdlandaj amaskomunikiloj komentis, ke ĈIIE kaj la parolado de prezidanto Xi montras la decidon kaj sincerecon de Ĉinio pri plia malfermo, konservo de libera komerco kaj antaŭenigo de ekonomia tutmondiĝo.


Laŭ la raporto de la brita amaskomunikilo BBC en tiu tago, en sia preskaŭ 40-minuta prelego en ĈIIE, prezidanto Xi menciis, ke Ĉinio pliigos importadon, reduktos plu tarifojn, kaj promesis ke Ĉinio malstreĉos plu la merkataliron, profundigos malfermon en agrikulturo, minekspluatado kaj fabrikado, rapidigos malfermon en telekomunikado, edukado, medicino kaj kulturo, kaj punos kondutojn, kiuj atencas legitimajn rajtojn kaj interesojn de fremdlandaj komercistoj, precipe iliajn rajtojn pri intelekta proprieto.



La raporto mencias ankaŭ, ke la parolado de prezidanto Xi klarigis, ke Ĉinio subtenos plu liberan komercon kaj protektos merkataliron.


La franca tagĵurnalo Les Échos raportis, ke ĈIIE estas grava simbolo de transformiĝo de ĉina ekonomio. Ĉinio estas ne nur granda eksportanto, sed ankaŭ granda importanto. Okazigo de ĈIIE estas signalo de plua pordmalfermo de la ĉina merkato kaj oni ne devas neglekti la pozicion de ĉina konsumantaro en la monda merkato. Samtempe, Ĉinio priatentas kaj kvanton kaj kvaliton de eksportaĵoj.



La kanada ĵurnalo La Presse atentigis, ke ĈIIE estas rimedo de Ĉinio por plenumi plu la politikon pri reformo kaj pordmalfermo, kaj montras ĝian decidon por plivastigi malfermon.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments