El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al la 5-a Monda Interreta Konferenco

| 2018-11-08
Bookmark and Share


La 7-an de novembro inaŭguriĝis la 5-a Monda Interreta Konferenco en Wuzhen de la provinco Zhejiang, Ĉinio. Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, sendis gratulmesaĝon al la konferenco.


En la mesaĝo Xi diris, ke nun la mondo spertas teknikan revolucion kaj industrian reformon pli profundan kaj pli grandskalan. Interreto, datumaro, artefarita intelekto kaj aliaj modernaj informteknikoj senĉese progresas, cifereca ekonomio evoluadas kaj la interesoj de diversaj landoj pli firme kunligiĝas. Por aldoni pli da movpovo al la monda ekonomio, estas urĝe bezonate, ke ni rapidigu la disvolvadon de cifereca ekonomio kaj antaŭenpuŝu la mondan interretan regadsistemon al pli justa kaj racia direkto. 


Xi emfazis, ke kvankam diversaj landoj havas malsamajn kondiĉojn, interretajn teknikojn kaj realajn defiojn, ili havas samajn volon progresigi ciferecan ekonomion, interesojn en traktado de defioj pri interreta sekureco kaj bezonon plifortigi regadon de reta spaco. La landoj devas plifortigi kunlaborojn, kunprogresi kaj kungajni, trovi la vojon de reciproka fido kaj komuna regado, por ke la interreta komunumo de komuna estonteco havu pli da vivforto.


Xi diris, ke ĉi-foja konferenco havas la ĉeftemon "Krei ciferecan mondon kun reciproka fido kaj komuna regado -- kune konstrui la interretan komunumon de komuna estonteco". Li esperas ke la partoprenantoj vaste interŝanĝos opiniojn kaj atingos komunan konon por progresigi la ciferecan ekonomion kaj konstrui daŭripovan ciferecan mondon por ke la fruktoj de interreta progreso feliĉigu la tutmondajn popolojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments