El Popola Ĉinio>头条新闻>

Elektita prezidento de Brazilo: Ni plifortigos kunlaborojn kun Ĉinio

| 2018-11-08
Bookmark and Share


La 5-an de novembro Jair Bolsonaro, elektita prezidento de Brazilo, rimarkigis, ke Brazilo donas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Ĉinio, kaj la nova registaro plifortigos kunlaboron kun Ĉinio.


Tiutage Bolsonaro renkontiĝis kun ĉina ambasadoro Li Jinzhang en Rio-de-Ĵanejro. Bolsonaro diris, ke Brazilo rigardas Ĉinion kiel grava partnero, kaj la nova registaro plifortigos kunlaborojn kun Ĉinio kaj daŭre plibonigos kvaliton de kunlaboroj inter la du landoj. 


Li Jinzhang diris, ke Ĉinio volas kun Brazilo antaŭenigi la ampleksan strategian partnerecon inter la du landoj, surbaze de reciproka respekto, egaleco kaj kungajno. La du landoj devas profitigi la du popolojn kaj plifortigi kunlaborojn inter emerĝantaj merkatoj.


La 28-an de oktobro Jair Bolsonaro estis elektita kiel nova prezidento de Brazilo. Li oficiale enposteniĝos en la 1-a de januaro venontjare, por okupi la postenon dum 4 jaroj.


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments