Du ĉinoj estis premiitaj de "Trarompo"
Zhuang Xiaowei
La 4-an de novembro en Ames-Esplora Centro de Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio, Usono, okazis premiodona ceremonio de la premio "Trarompo". Ĝi havas la plej altan monpremion pri scienco en la mondo, kaj estas donata ĉiujare. Ĉi-jare entute naŭ sciencistoj estis premiitaj, inkluzive de du ĉinoj, Zhuang Xiaowei kaj Chen Zhijian, pri viv-scienco. Krome, ĉina matematikisto Xu Chenyang, kiu naskiĝis en la 1980aj jaroj, gajnis la premion "Novaj Horizontoj". La premio estas donata al junaj talentuloj.
Chen Zhijian
Redaktoro: Kang Caiqi
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments