El Popola Ĉinio>Videoj>

Mi kaj Ĉinio -- 1986, UK, reĝlando de bicikloj kaj akvomelonaj butikoj

| 2018-11-05
Bookmark and Share


En la jaro 1986, do du jarojn post la unua vizito mi denove estis en Ĉinio. Tio estas ĉar okaze de mia unua vizito en 1984 multaj esperantistoj en Pekino insiste demandis nin, la vizitantajn japanojn, ĉu ni partoprenos en la 71-a Universala Kongreso de Esperanto okazonta en la urbo. Ĝi ne nur estis la unua UK por Ĉinio sed ankaŭ por mi persone! La ŝanĝiĝon de la epoko montras la fakto, ke tiu ĉi kongreso kun 2482 partoprenantoj estis la plej granda internacia konferenco, kiun ĝis tiam gastigis la Ĉina Popola Respubliko. Pri tio nuntempuloj povas - denove - nur miri, ĉar nun internacia konferenco kun tia skalo estas ĉiutaga banalaĵo por la lando. 


Mi mem memoras grandan entuziasmon, kiun ĉinaj gesamideanoj elmontris por Esperanto. Se ĉino tiam volis partopreni tiun kongreson, li aŭ ŝi devis esti elektita kiel reprezentanto de sia urbo, provinco kaj simile. Pro tio ĉirkaŭ la ĉefa kongresejo, la Amikeca Hotelo en Pekino, amasiĝis tiuj gesamideanoj, kiuj ne povis fariĝi oficiala reprezentanto sed venis al la urbo pro dezirego babili kun la eksterlandaj kongresanoj! 


Kiajn rememorojn vi havas pri la siatempa Pekino? Kiajn ŝanĝiĝojn travivis la ĉefurbo de Ĉinio dum tiuj jaroj pasintaj intertempe? Se vi permesas al mi nun rakonti al vi mian rememoron, por mi la siatempa Pekino en la somero estas reprezentita per la odoro de ... akvomelonoj. Tiam multaj stratoj en la urbo ankoraŭ ne estis pavimitaj kaj, kiam oni aĉetis akvomelonojn vendatajn surstrate, oni manĝis ilin kaj poste senĝene forĵetis la ŝelojn sur la stratojn, kaj pro tio la tuta Pekino plenis de la odoro de la akvomelono! Sed retrospektive ni povus diri, ke tio estis tre ekologia ĉar la forĵetitaj ŝeloj putriĝis kaj revenis al la naturo.  


Mi povas ilustri la intertempan ŝanĝiĝon per alia simbola aĵo: biciklo. Siatempe Ĉinio estis konata kiel la reĝlando de bicikloj. Oni ofte povis vidi moviĝantan "maron" da bicikloj, neniel elegantaj sed certe fortikaj, sur diversaj stratoj de Pekino. Intertempe ŝajnis, ke la biciklojn komplete anstataŭis la aŭtomobiloj, kiuj kaŭzas trafikŝtopiĝon kaj ankaŭ aerpoluadon. Sed lastatempe la bicikloj revenis en la formo de "kunluaj" bicikloj - okulfrape belaj bicikloj ĉe ĉiu stratangulo tuj lueblaj per via saĝtelefono.


Espereble la pluapaŝa profundigo de reformo kaj pordomalfermo akcelu la plian malfermiĝon de la ĉina socio al la ekstera mondo ne nur simple ekonomie, sed ankaŭ kulture, en interŝanĝoj de homoj kaj ideoj. Tion mi esperas ne laste ankaŭ kiel esperantisto! 


(Usui Hiroyuki)


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments