Francaj esperantistaj biciklistoj vizitis Artkolegion de Kunming
Tagmeze de la 29a de oktobro esperantista paro Benoit (Beno) kaj Laura (Loro) el Francio biciklis al la Artkolegio de Kunming en ĉefurbo de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. Sinjoro Duan Yongxing, direktoro de la artkolegio kaj prezidanto de Yunnan-a Esperanto-Asocio (YEA), regalis la gastojn per tagmanĝo.
Posttagmeze, sinjoro Zhang Lianjin, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de YEA, kaj sinjoro Liu Baoguo, E-instruisto de la artkolegio, akompanis la francojn viziti E-lernoĉambron kaj kampuson de la artkolegio kaj interparoli kun kelkaj studantoj. Fine ili kunfotiĝis ĉe la pordo de YEA-oficejo.
La biciklistoj forlasos la urbon Kunming en la 31a de oktobro. Ili renkontiĝos kun kelkaj francaj biciklistoj kaj poste iros al Laoso.
Raportis Zhang Lianjin kaj Liu Baoguo
Redaktoro: Liu Zijia
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat