El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usona amaskomunikilo: "Ĉina apetito" eble skuos la mondon

| 2018-10-30
Bookmark and Share

Ŝanhajo, kie okazos la importa ekspozicio (dokumenta foto)


Usona amaskomunikilo opinias, ke vizaĝe al komercaj sankcioj de Usono, Ĉinio, la plej granda eksportanto en la mondo, kreas novan figuron -- importanto.


La 17-an de oktobro, retejo de la usona ĵurnalo The Wall Street Journal raportis, ke Ĉinio ŝanĝos sian publikan bildon per la Internacia Importa Ekspozicio okazonta en novembro. Ĉinaj gvidantoj promesis reekvilibrigi ĉinan ekonomion kaj ellabori ĝustan vojlinion por ekonomia tutmondigo.


La raporto konstatis, ke la unusemajna ekspozicio okazonta en Ŝanhajo estas tre populara. Luis eksponbudojn pli ol 2 800 entreprenoj el pli ol 130 landoj kaj regionoj, inkluzive de la kompanioj Google, Boeing, Caterpillar, General Motors, Honeywell, Tesla kaj Qualcomm kaj la socia retejo Facebook. Laŭ informo el Ĉinio, 160 mil ĉinaj aĉetistoj kaj multaj ĉinaj ŝtatoficistoj partoprenos en la ekspozicio. 


La raporto rimarkis, ke la ekspozicio altiris tiom multe da entreprenoj pro la grandega aĉetpovo de Ĉinio pri avangardaj industri-produktaj sistemoj, manĝaĵoj kaj servoj. Ĉinaj kaj alilandaj ekonomikistoj prognozis, ke ĉina apetito eble skuos la mondon, samkiel la antaŭa skuo alportita de grandegaj produkt-kvantoj de ĝia fabrik-industrio al la mondo. 


La raporto rimarkis ankaŭ, ke ĉiu-jare Ĉinio okazigas ĉirkaŭ 4 000 komercajn ekspoziciojn, kiel Kantona Foiro de Importaj kaj Eksportaj Varoj. Laŭ ĝi, la ĉi-foja importa ekspozicio ŝanĝos vidpunktojn de la mondo pri Ĉinio.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments