Post 6-jara fermo pro milito, remalfermiĝis Siria Nacia Muzeo en Damasko
La 28-an de oktobro laŭ la loka tempo, post 6-jara fermo, Siria Nacia Muzeo en Damasko refoje malfermiĝis al la publiko. Dum la sekvaj du tagoj tie okazos internacia simpozio, kiun partoprenos arkeologoj de Sirio kaj eksterlandoj. Mahmoud Hammoud, ĝenerala direkto pri antikvaĵoj kaj muzeoj, diris, ke la remalfermo de la muzeo pruvas, ke kulturo venkis terorismon, kaj Sirio iom post iom malfermos muzeojn, kiuj antaŭe estis fermitaj pro milito.
Redaktoro: Kang Caiqi
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments