El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Pekino Taihu-a Monda Kultura Forumo kun la temo “konstruado de homara komunumo de komuna estonteco”

| 2018-10-22
Bookmark and Share


    Inter la 17a kaj la 19a de oktobro, 2018, en Pekino okazis la kvina jarkunveno de la Taihu-a Monda Kultura Forumo kun la temo “konstruado de homara komunumo de komuna estonteco”.


    Dum la forumo oni interŝanĝis opiniojn pri la temoj kiel novtipa interŝtata rilato dum konstruado de homara komunumo de komuna estonteco, ekonomia tutmondiĝo kaj ĝia kultura signifo, kaj ekologia civilizacio. Ĉeestis la kunvenon politikistoj, fakuloj, erudiciuloj kaj famuloj el rilataj landoj.


    Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratul-leteron al la jarkunveno, esprimante, ke kultura interŝanĝo kaj reciproka lernado estas grava motoro por homa progreso kaj la paco kaj disvolvado de la mondo. La civilizacio estas kolora pro interŝanĝoj. Ĉinio volas kunlabori kun internacia komunumo por promocii reciprokan respekton kaj harmonion de diversaj kulturoj, kaj por ke kultura interŝanĝo fariĝu pozitiva forto por konstruado de homara komunumo de komuna estonteco.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments