El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio: defendanto de internacia ordo

| 2018-10-19
Bookmark and Share

    Usono ofte akuzas Ĉinion pri “malobservo de la internacia ordo”, kaj kritikas la rolon de Ĉinio en la mondo. Multaj agoj de Ĉinio estas kritikataj kiel “kontraŭaj al internacia regulo”.


    Fakte, Ĉinio rekte partoprenis la konstruadon de la internacia ordo post la dua mondmilito kaj estas unu el la fondintoj de Unuiĝintaj Nacioj. Ĉina delegito Dong Biwu estis la unua, kiu subskribis la Ĉarton de Unuiĝintaj Nacioj. En 1971 Ĉina Popola Respubliko reakiris sian seĝon en UN kaj ĉiuj UN-institucioj, kaj ekde tiam Ĉinio daŭre “engrupiĝas”. Ĝis nun Ĉinio jam subskribis pli ol 400 multflankajn traktatojn, partoprenis en ĉiuj UN-agentejoj kaj ĉirkaŭ 90% de la interregistaraj organizoj. Ĉinio plene integriĝis al la nuna internacia ordo. Laŭ statistiko de Jarlibro de Internaciaj Organizoj 2017-2018, ĉina partopreno en internaciaj organizoj rapide alproksimiĝas al la nivelo de Francio kaj Germanio kun la plej alta partopreneco, kun plej rapida kresko en ĉefaj ekonomioj. Laŭ kelkaj esploroj, Ĉinio jam bone integriĝis al sistemo de internaciaj organizoj, kaj rolas kiel defendanto kaj konstruanto de internacia ordo.


    En tutmonda administrado, pli kaj pli da landoj esperas, ke Ĉinio ludos pli gravan rolon. Lastjare, Ĉinio proponis la iniciaton “La Zono kaj Vojo”, kaj fondis Azian Infrastrukturan Investan Bankon, kiuj estas utilaj kompletigo kaj plibonigo de la nuna internacia ordo. Ĉinio okazigis kelkajn internaciajn eventojn, kiel la Pintkunveno de Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK), Hangzhou-pintkunveno de Grupo-20, la unua Forumo por Internacia Kunlaboro de “La Zono kaj Vojo”kaj la 9a Renkontiĝo de Gvidantoj de BRICS-landoj. Dume Ĉinio bonvenigas ĉiujn landojn kunhavi la profiton de disvolviĝo kun Ĉinio. La“amikaro”de Ĉinio daŭre kreskas.


    Usono, kiu estis gvidanto de monda ordo post la dua mondmilito, nuntempe iĝas detruanto de la ordo. Ekzemple, ĝi jam eksiĝis de Pariza Interkonsento (kies celo estas trakti la klimatan ŝanĝon), Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN, UNESKO, Monda Interkonsento pri Migrado, Interkonsento pri Nuklea Problemo en Irano ktp. Gvidata de Usono, Grupo-7 ludis gravan rolon en monda regado. Sed nun, ĝiaj internaj konfliktoj atentigas la mondon. Krome, Usono volas tute ŝanĝi la industriojn de aŭto kaj ŝtalo, kiuj jam havas sian ordon en la Okcidento. EU kaj Japanio ŝokiĝis pri tio. Faktoj pruvis, ke Ĉinio estas defendanto de internacia ordo, kaj Usono provokanto.


    En hodiaŭa mondo neniu estas sola. Ne ekzistas estonteco por unuflankismo kaj nul-suma penso. Ne gravas, kiel la mondo ŝanĝiĝos, Ĉinio kune kun internacia komunumo klopodos por konstruado de novtipaj internaciaj rilatoj kaj homara komunumo de komuna estonteco, kaj kontribuos por homara progreso.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments