【E-Radio】Varoj el Yiwu estas vendataj al ĉiuj anguloj de la mondo!

| 2018-10-19
Bookmark and Share



    Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


    – Varoj el Yiwu estas vendataj al ĉiuj anguloj de la mondo!


    – Ĉina ekonomio senĉese kreskis dum 40 jaroj.


    – Ĉina profesoro deklaris ke prelego de Mike Pence estas plena de fiereco kaj antaŭjuĝoj.


    – Kunlaboroj inter Ĉinio kaj Eŭropo povas antaŭenigi modernigon de Monda Komerca Organizo.


    La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.


    – Varoj el Yiwu estas vendataj al ĉiuj anguloj de la mondo!


    En la ĉina Yiwu, oni povas aĉeti multajn varojn kontraŭ malalta prezo: en ĝia Internacia Komerc-Urbo estas 75 mil budoj, kiuj vendas pli ol 1,8 milionon da specoj da komercaĵoj. Se oni restas tri minutojn ĉe ĉiu budo kaj trabutikas ok horojn ĉiutage, oni bezonas 1,5 jaron por fini la butikumadon. En Yiwu, pli ol dek mil komercistoj el pli ol cent landoj konstante loĝas, kaj ĉiujare pli ol 1,8 miliono da specoj da varoj estas vendataj al 210 landoj kaj regionoj.


    – Ĉina ekonomio senĉese kreskis dum 40 jaroj.


    Antaŭ 40 jaroj, Ĉinio ekefektivigis la politikon pri reformo kaj pordmalfermo, kiu iĝis fundamento por rapida disvolvado de la lando. Centoj da milionoj da ĉinoj eskapis el malriĉeco, kaj multaj homoj fariĝis milionuloj. Krom Ĉinio, neniu lando en la mondo povas fari tiel grandan kontribuon al kresko de la meza klaso. La Raporto pri Tutmonda Riĉaĵo, publikigita de Allianz-Grupo en la 26-a de septembro, rimarkigis ke riĉec-kresko de ĉinoj superas 10% ĉiujare.


    – Ĉina profesoro deklaris ke prelego de Mike Pence estas plena de fiereco kaj antaŭjuĝoj.


    Lastatempe usona vicprezidento Mike Pence faris prelegon, en kiu li akuzis enlandan kaj eksteran politikojn de Ĉinio. Tio ŝokis ĉinajn junulojn kaj kaŭzis ilian perplekson pri la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Pence diris, ke konkurenco ne ĉiam signifas malamikecon, sed bedaŭrinde, granda parto de lia prelego enkorpigis malamikecon. Lia prelego estis kritikata de Huang Zhixian, televidprogramera gvidantino de Taiwan, kiu diris ke "Ĉinio neniam ŝuldis ion ajn al Usono, kaj la nunaj prospero kaj stabileco de Ĉinio ne estas atingitaj per invado kaj koloniado en aliaj landoj, sed estas rezulto de la saĝo, sindediĉo kaj diligenteco de ĝia popolo."


    – Kunlaboroj inter Ĉinio kaj Eŭropo povas antaŭenigi modernigon de Monda Komerca Organizo. 


    Paul Ruebig, membro de Eŭropa Parlamento kaj prezidanto de la Gvida Komitato de Eŭropaj Popol-demokrataj Partioj ĉe Monda Komerca Organizo, opinias ke ekde la fino de la dua mondmilito, multflankismo estas esenco de monda komerca regado. MKO ludas ŝlosilan rolon en tolerema ekonomia ordo kaj konstruo de multflanka komerca sistemo malferma, regula kaj nediskriminacia. Tamen por teni sian avantaĝon en estonteco, MKO devas ĝustigi siajn strukturon kaj taskojn por trakti defiojn de teknika novigo. Kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo povos antaŭenigi modernigon de MKO, kaj instigi aliajn landojn sekvi la saman vojon.


    Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments