El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Robota restoracio" en la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio: en 40 sekundoj manĝaĵo atingos klienton!

| 2018-10-18
Bookmark and Share


    La unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio daŭros de la 5-a ĝis la 10-a de novembro en Ŝanhajo. Ĝis nun, pli ol 2800 firmaoj el pli ol 130 landoj kaj regionoj anoncis ĉeeston en la ekspozicio. La varaĉetistoj partoprenontaj en la ekspozicio superos 150 mil. La nombro estas granda. Por ke ili gustumu bongustaĵojn, en la eksponejo oni malfermos restoraciojn kun specialaj trajtoj, inter kiuj, la plej interesa estas "robota restoracio".



    La restoracio estas sur la centra placo de la eksponejo. Ĝi estas parto de la duetaĝa vendejo Robot He kaj troviĝas en la duaetaĝo de la vendejo. Tie oni uzas la transport-bendon kun la formo de la litero E. Post mendo de kliento per aplikaĵo, duonronda roboto, laŭ instrukcio, metos menditajn manĝaĵojn antaŭ kliento per la transport-bendo kaj poste ĝi reiros mem. En la restoracio klientoj povas preni manĝaĵojn ene de 30 minutoj post sia mendo, plej rapide 40 sekundoj. 




    Fininte manĝadon, klientoj povas tuŝi la butonon "preno de restaĵoj" ĉe la interna flanko de la tablo por venigi roboton. Poste iu roboto kun 4 pladoj moviĝos antaŭ la tablo kaj metos restaĵojn de manĝo kaj manĝilojn en la pladojn.  



    La restoracio ekfunkcios en la 5-a de novembro. Ĝia respondeculo diris: "Dum la ekspozicio estos granda nombro da vizitantoj kaj komercistoj. La restoracio donos al ili bonan medion por manĝi kaj diskuti pri komerco. Krome, ili povos ĝui servojn de robotoj per aplikaĵo." La cifereca tekniko plue garantios la sekurecon de la manĝaĵoj, ĉar ilia farado estos spurebla. Cetere, tiu tekniko plirapidigos servadon kaj mallongigos atendadon de manĝantoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments