El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis la 14-a Pekina-Tokia Forumo en Japanio

| 2018-10-16
Bookmark and Share

    En la 14-a kaj la 15-a de oktobro, en Tokio, Japanio, okazis la 14-a Pekina-Tokia Forumo, kunaranĝita de Ĉina Internacia Eldon-Grupo kaj NPO de Japanio. Ambaŭlandaj reprezentantoj el la rondoj de politiko, ekonomio, diplomatio, sekuro, amaskomunikiloj kaj aliaj faris interŝanĝojn kaj diskutojn pri la temo de la forumo "Profundigi reciprokajn fidon kaj kunlaboron, kunplenumi la devojn de paco kaj evoluo por Azio kaj la mondo -- pensado pri la reala signifo de Ĉina-Japana Traktato de Paco kaj Amikeco". La reprezentantoj donis bonajn proponojn por pli bona kaj sana disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, kaj atingis komunajn konojn.


Plena kunveno (Fotita de Shen Xiaoning)


    Kiel unu el la fruktoj de la forumo, la "Komuna Interkonsento de Tokio" estis publikigita de ambaŭ flankoj. Laŭ ĝi, paco kaj kunlabora evoluo devas esti la deziro de Ĉinio kaj Japanio en azia regiono, kunlaboro por kungajno estas la komuna celo de la regiono, kaj por tio ambaŭ flankoj devas pli multe klopodi. La du flankoj subtenas diplomatiajn provojn por ke la Korea Demokratia Popola Respubliko forlasu nukleajn armilojn, kaj antaŭenpuŝos realigon de la celo per pacaj manieroj.


    Ambaŭ flankoj opinias, ke la du landoj, surbaze de kontraŭo al komerca protektismo, devas kune agadi por gardi la sistemon de libera komercado, kiu estas pli malferma, sur la bazo de regularoj, kaj gardi la internaciajn kunlaborojn kadre de la plurflankismo. Ĉinio kaj Japanio devas plenforte antaŭenigi reformadon de Monda Komerca Organizo kaj tiun de sia  ekonomia strukturo. La du landoj devas plue progresigi la komercajn kunlaborojn duflankan kaj multflankan en Orienta Azio, kaj akceli interŝanĝojn pri negocoj, ekonomio kaj financo.


Kunfotiĝo de ĉinaj kaj japanaj ĉeestantoj. (Fotita de Hua Yi)


    La forumo komenciĝis en 2005. Ĝi okazas alterne en Pekino kaj Tokio ĉiujare. La forumo estas altnivela kaj granda platformo por interŝanĝoj inter registaraj kaj neregistaraj organizoj de Ĉinio kaj Japanio. Ĝi ludis gravan rolon por akceli disvolvadon de ambaŭlandaj rilatoj kaj pliigi reciprokajn komprenon kaj fidon inter ambaŭflankaj popoloj.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments